La ata-ita-diskuto estas diskuto pri la ĝusta uzo de la participoj en Esperanto, precipe pri la pasivaj.
La diskuto estis tre akra de la 1930-aj ĝis la 1960-aj jaroj, sed nun preskaŭ silentiĝis.
La diskuto ĉefe temas pri tio, kiel oni ĝuste pasivigu frazon kiel "Subite lin trafis kuglo". Ĉu oni diru "Subite li estis trafita de kuglo", aŭ ĉu "Subite li estis trafata de kuglo"?
Estas do du flankoj en la diskuto:
La itismo do emfazas la aspektan signifon de la participaj finaĵoj (ekzemple ke "-at-" nepre montras daŭron/nefinitecon), dum la atismo emfazas la tempan signifon de la participaj finaĵoj (ekzemple ke "-it-" nepre montras antaŭtempecon). Pro tio oni ankaŭ nomas ilin "aspektismo" kaj "tempismo".
La lingvo-uzo de Zamenhof estis plejparte itisma: ĉe verboj, kiuj esprimas finitan agon (kiel "trafi" en la supra ekzemplo) li uzis nur -it-, ne -at-. Tamen estas kelkaj ekzemploj de frazoj, kie li donis klare tempan interpreton al la participaj finaĵoj.
En 1967 la Akademio de Esperanto decidis, ke oni sekvu itismon; do ankaŭ en la nuntempa lingvouzo superregas itismo, kvankam kelkaj Esperantistoj daŭre uzas la participajn finaĵojn atisme.
Eble pro hezitemo pri la "ĝusta" formo, la nuntempa praktika uzo ofte tute evitas dubajn okazojn de pasivaj participoj per aliaj lingvaj rimedoj: Anstataŭ decidi inter "La aŭto estis riparita" kaj "La aŭto estis riparata", kelkaj uzantoj simple uzas la malpli precizan formon "La aŭto ripariĝis".
En la aktiva voĉo eblas en Esperanto uzi kaj simplajn tempojn (-is, -as, -os) kaj kunmetitajn (estis -anta, estos -inta ktp). Plej ofte sufiĉas la simplaj tempoj, kaj oni uzas la kunmetitajn malpli ofte, kutime por emfazi certan aspektecon aŭ tempan rilaton de la ago.
En la pasiva voĉo ekzistas nur la kunmetitaj formoj. Oni do devas uzi kunmetitan formon ankaŭ tiam, kiam oni en aktiva voĉo klare preferus simplan tempon. Pro tio, la uzkampoj de la kunmetitaj formoj pasivaj ne povas esti tute samaj kiel la uzkampoj de la respondaj kunmetitaj formoj aktivaj. Do devas esti iu malsimetrio inter pasivaj kaj aktivaj participoj, kiam ili estas uzataj por kunmetitaj verboformoj.
Atismo evitas la malsimetrion inter -int- kaj -it-: laŭ ĝi, ambaŭ estu uzataj nur por montri antaŭtempecon. Tamen, ĝi per tio kreas malsimetrion inter -at- kaj -ant-: -ant- formo kutime montras, ke ago estas daŭranta, nefinita aŭ ripeta; sed en atismo, -at- perdas tiun signifon kaj estas uzata por pasivaj esprimoj, analogaj al aktivaj esprimoj per nekunmetita verboformo.
Itismo evitas la malsimetrion inter -ant- kaj -at-: Ambaŭ laŭ ĝi nepre montras daŭrecon, nefinitecon aŭ ripetadon. Tamen ĝi perdas simetriecon inter -int- kaj -it-: la unua estas kutime uzata nur por emfazi antaŭtempecon, dum la dua povas itisme esti uzata ankaŭ sen emfazi antaŭtempecon (se temas pri finita ago).
La diskuto ekestis per artikolo de la germano Teo Jung en la esperantologia periodaĵo "Lingva Kritiko" de junio 1932, kiu prezentis atisman interpreton. Al ĝi reagis en la samjara oktobra numero la franco Gaston Waringhien per pledo por itismo. Sekvis lavango de kontribuoj per artikoloj kaj pluraj monografioj. EBEA registras preskaŭ 125 diversajn diskuterojn . La starpunktoj iugrade estis ligitaj al la fonaj lingvoj de la gramatikistoj: Atismo estis (kaj estas) aparte forta inter parolantoj de ĝermanaj kaj slavaj[mankas fonto] lingvoj (ĝiaj plej gravaj reprezentantoj estis germanoj, nederlandanoj kaj skandinavoj, krome ĉeĥoj k.a.), dum itismo inter parolantoj de latinidaj lingvoj[mankas fonto], kiuj forme ne distingas la gramatikajn kategoriojn de tempo kaj aspekto. La problemo akriĝis pro tio, ke L.L. Zamenhof, kiel parolanto de nelatinidaj lingvoj, mem ne tute unuece uzis la pasivajn participojn, sed jen laŭ tempisma, jen (pli ofte)[mankas fonto] laŭ aspektisma maniero.
La atismo estis plej populara en la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj. Post la decido de la Akademio por itismo en 1967 , atismo denove iĝis malpli kutima.
Krome ekzistas cento da aliaj kontribuoj publikigitaj per artikoloj en la Esperanta gazetaro, vd. EBEA en la sekcio "eksteraj ligiloj".
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Ata-ita-diskuto, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.