La Arko de Reunuiĝo (koree 조국통일3대헌장기념탑, latinliterigo laŭ reviziita transskribo Joguk Tongil Samdae Heonjang Ginyeomtap, latinliterigo laŭ transskribo de McCune-Reischauer Choguk T'ongil Samtae Hŏnjang Kinyŏmt'ap) estis plastika arko lokita en Pjongjango, ĉefurbo de Nord-Koreio.
Ĝi estis konstruita en 2001 por memorfesti koreiajn reunuigajn proponojn prezentitajn de Kim Il-sung.
Arko de Reunuiĝo | ||
---|---|---|
arko • monumento [+] | ||
Lando | Nord-Koreio | |
Situo | Pjonjango | |
- koordinatoj | , 125° 42′ 57″ O 38.964527777778125.7158166666738° 57′ 52″ N, 125° 42′ 57″ O | |
Estiĝo | 2001 | |
Malkonstruo | 2024 | |
Arko de Reunuiĝo | ||
Vikimedia Komunejo: Arch of Reunification [+] | ||
La betona arko staris sur la re-unuiga Ŝoseo, kiu kondukas de Pjongjango al la lando-limo de Nord-Koreio kaj Sud-Koreio. Ĝi konsistis el du koreaj virinoj en tradicia vesto (choson-ot) - simbolante Nord-Koreion kaj Sud-Koreion - kune kliniĝantaj antaŭen por subteni sferon de reunuiĝinta Koreio.
La plinto de la strukturo estis gravurita kun mesaĝoj de paca kaj reunuiĝa apogoj el diversaj individuoj, organizoj kaj nacioj.
En januaro 2024, Kim Ĝong-un postulis la detruon de la monumento pro malkontento de reunuiĝo kun Sud-Koreio. Li forlasis la reunuigproponon kun Sud-Koreio kaj anoncis la finon de tiu ĉi politiko.
La monumento estis disfaligita iam inter la 19-a kaj 23-a de januaro 2024, laŭ satelitbildoj. La novaĵo, ke la Arko de Reunuiĝo estis disfaligita, estis konfirmita de la Ministerio de Unuiĝo de Sud-Koreio la 24-an de januaro 2024.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Arko de Reunuiĝo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.