Argentina Revolucio aŭ en hispana Revolución Argentina estas la nomo per kiu oni memnomiĝis la militista diktaturo kiu elpostenigis la prezidenton de la radikala partio Unión Cívica Radical del Pueblo Arturo Illia, pere de puĉo okazinta la 28-a de junio de 1966 en Argentino.
La Revolución Argentina ne prezentiĝis kiel "provizora", kiel ĉe ĉiuj antaŭaj puĉoj, sed male intencis establiĝi kiel nova politika sistemo de konstanta stilo, poste nomita Estado burocrático autoritario (EBA).
La alta politika kaj socia konflikteco generita dum la Argentina Revolucio kaj la luktado inter la diversaj militistaj sektoroj okazigis du internajn puĉojn, kaj tiele sinsekvis sin en la povo tri militistaj diktatoroj: nome Juan Carlos Onganía (1966-1970), Roberto Marcelo Levingston (1970-1971) kaj Alejandro Agustín Lanusse (1971-1973). Ĉirkaŭita de popola insurekcio kreskanta kaj ĝenerala, la diktaturo organizis balotan eliron kun partopreno de la peronismo (kvankam kun malpermeso de la kandidateco de Juan Domingo Perón mem), en 1973, en kiu venkis precize la kandidato peronista Héctor J. Cámpora, kun la 49,53% de la voĉdonoj, kiu siavice rezignis por permesi novajn liberajn balotadojn, en kiuj venkis Perón per la 62% de la voĉdonoj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Argentina Revolucio, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.