Antibloka Sistemo (ABS) estas sekureca sistemo de veturilo.
Ĝi preventas ke la radoj de veturilo (ekzemple aŭto aŭ motorciklo) blokas dum forta bremsado. La celo estas teni la veturilon bone regebla ekzemple dum urĝohalto. Ĉar radhava veturilo ne povas esti stirata kiam la radoj ekglitas aŭ joras.
ABS estis en 1929 disvolvigita de Gabriel Voisin por uzado en aviadiloj. En 1958 oni faris la unuajn provojn kun ABS muntita sur motorciklo. Dum la 1960-aj jaroj la unuaj mekanikaj ABS-oj estis aplikataj en aŭtomobiloj. La unua moderna ABS por aŭtoj estis enmerkatigita en 1978 de Robert Bosch GmbH. ABS pliposte estis devige enkondukita por ĉiuj novaj aŭtomobiloj en la Eŭropa Unio.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Antibloka Sistemo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.