Ankro estas uzata por ligi ŝipon al fundo je specifa loko por malebligi drivon pro fluo.
Permanenta ankro estas malofta; provizora estas portata de ŝipo. Ankro uzas du sistemojn por elteni la ŝipon: jen simple per ago de ĝia granda pezo, jen per alkroĉiĝo de hoko en la fundo.
Ŝajnas ke vento kaj fluo estas la plej grandaj fortoj, kiun ankro devas elteni, sed fakte la vertikala movado de ondoj estas pli grandaj, kaj modernaj ankroj estas konceptitaj por rezisti al ĉiuj fortoj.
Flosanta ankro estas flosanta konuso, ligita al boatoj per ŝnuro. La celo estas limigi la drivadon de boato pro vento, kun helpo de akva viskozeco. Evidente la fluo devas esti malforta aŭ nula.
Ŝtoko estas tiu fera vergo transversa, kiu faras, ke la ĵetita ankro kuŝiĝas kaj la ŝpato(j) enkroĉiĝas en la grundon.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Ankro (ŝipo), which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.