SÜTŐ András (sytoe:) estis rumanihungara verkisto, redaktoro laŭreato de Premio Herder kaj Kossuth-premio naskita en Cămăraşu la 17-an de junio 1927 kaj mortinta en Budapeŝto 30-an de septembro 2006.
András Sütő | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 17-an de junio 1927 en Cămărașu |
Morto | 30-an de septembro 2006 (79-jaraĝa) en Budapeŝto |
Mortokialo | haŭta kancero |
Lingvoj | hungara • rumana |
Ŝtataneco | Rumanio • Hungario |
Alma mater | Bethlen College, Aiud |
Subskribo | |
Okupo | |
Okupo | ĵurnalisto • verkisto • dramaturgo |
András Sütő studis de 1940 en Aiud kaj ekde januaro 1945 en Kluĵo. De 1946 li fariĝis konstanta ekstera kunlaboranto de tagĵurnalo Világosság. En 1948–49 li studis reĝisorfakon en Kolozsvári Szentgyörgyi István Színművészeti Főiskola. Ekde 1949 li fariĝis ĉefredaktoro de Falvak Népe, sed 1953 oni akceptis lian abdikon kaj li fariĝis kunlaboranto de Igaz Szó. Komence de 1954 li loĝis en Târgu Mureş. En 1959 oni nomumis lin ĉefradaktoro de Új Élet. La rumanaj aŭtoritatoj pro lia defendo de rajtoj de hungara minoritato laŭgrade malpermesis aperigi liajn verkojn. Inter 1980 kaj 1989 li povis publiki precipe nur en Hungario. En marto 1990 dum la inter-etna konflikto en Târgu Mureș unu el liaj okuloj grave vundiĝis.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article András Sütő, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.