Aloja - jen latve, historie ankaŭ germane Allendorf - estas urbo en Latvia historia regiono Vidzeme, en la nordo de Latvio.
Ĝi apartenas al distrikto Limbaži kaj situas en norda parto de la distrikto. La distancoj al la plej gravaj centroj estas 33 km de Limbaži kaj 119 km de Rigo.
Aloja | |||
Urbo | |||
Biblioteko | |||
| |||
Lando | Latvio | ||
---|---|---|---|
Municipo | Limbaži | ||
Historia regiono | Livonio aŭ Livlando (latve Vidzeme) | ||
Koordinatoj | 57° 46′ 00″ N 24° 53′ 14″ O / 57.76667 °N, 24.88722 °O | ||
Areo | 2,7 km² (270 ha) | ||
Loĝantaro | 1 091 (29.01.2021) | ||
Denseco | 404,07 loĝ./km² | ||
Urborajtoj | 1992 | ||
Horzono | EET (UTC+2) | ||
- somera tempo | EEST (UTC+3) | ||
Poŝtkodo | LV-4064 | ||
| |||
| |||
Vikimedia Komunejo: Aloja | |||
Aloja (Ale) unue estis menciita en historiaj fontoj en 1449. En 1925, la statuso de dense loĝita loko (vilaĝo) estis koncedita, kaj Aloja estis la centro de la paroĥo.
En 1937, la Rigo-Rūjiena larĝŝpura fervoja linio estis malfermita (fermita en 1996).
En 1950, Aloja akiris la rajtojn de urbovilaĝo. Ekde 1992 - la urbo.
La urbo situas en la Meza Latvia malaltebenaĵo.
Averaĝa temperaturo estas -5,5°C en januaro kaj +16,5°C - +17°C en julio. Da precipitaĵo falas 800 mm jare.
La ĉefa aŭtovojoj de urbo estas P13 (Limbaži-Aloja) kaj P15 (Ainaži-Matīši-(Valmiera)), lokaj vojoj estas V120 (Aloja-Vīķi) kaj V139 (Aloja-Stūri).
Laŭ la stato de la jaro 2023 en la urbo vivis 1 077 personoj sur areo de 2,65 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 406 loĝantoj/km².
Jaro | Homoj |
---|---|
1935 | 539 |
1965 | 3300 |
2000 | 1589 |
2021 | 1071 |
Jaro | Homoj kune | Latvoj | Rusoj | Belorusoj | Ukrainoj | Poloj | Litovoj | La cetero |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
2000 | 1589 | 1484 (93%) | 41 (3%) | 17 (1%) | 9 (1%) | 17 (1%) | 11 (1%) | 10 (1%) |
2021 | 1071 | 987 (92%) | 29 (3%) | 13 (1%) | 6 (1%) | 4 (0%) | 5 (0%) | 27 (3%) |
Aloja ne havas tre popularaj vidindaĵoj. En la urbo oni povas vidi:
Bildoj, sonoj kaj videoj pri temo Aloja en Vikimedia Komunejo
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Aloja, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.