Albin SCHAEDEL (naskiĝinta la 14-an de septembro 1905 en Neuhaus am Rennweg, mortinta la 18-an de novembro 1999 samloke) estis germana vitroartisto de internacia reputacio.
Albin Schaedel | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 14-an de septembro 1905 en Igelshieb |
Morto | 18-an de novembro 1999 (94-jaraĝa) en Neuhaus am Rennweg |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Okupo | |
Okupo | textile artist |
Post la frekvento de la bazlernejo li laboris en la patra ateliero kiel vitroperlfaristo. Tiam li pasigis la tempon de metilernanto kaj submajstro kaj ekestis memstara arista vitroblovisto en 1934.
En 1952 li iĝis majstro kaj transloĝiĝis du jarojn pli malfrue al Arnstadt, kiun li poste konfesis esti konsiderinta kiel sian duan hejmurbon. Tie en la propra ateliero li komencis formi diversajn ujojn. El antaŭ la lampo blovita vitro li lerte scipovis krei imponajn artaĵojn. Ege kaj sincere li ĝojis, kiam vizitantoj de la ateliero aŭ de ekspozicio raviĝis per liaj artaĵoj.
Li partoprenis multnombrajn ekspoziciojn naciajn kaj internaciajn, i.a. en 1959 en Usono kaj Japanujo. Por liaj renomaj agadoj oni aljuĝis al li diversajn premiojn.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Albin Schaedel, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.