Akrasio estas fakvorto de filozofio kaj teologio.
Akrasio estas malvirto de malmodereco, malsobreco, malforto de volo, kontraste kun la koncerna virto. Jam Platono pritraktis kaj esploris la temon, sed aparte tion faris Aristotelo per uzo de la menciitaj terminoj. Li montris ankaŭ, ke tia malvirto kaj tia virto estas karakterizoj de la homo, pro la kapablo rezoni, kaj ne de la bestoj, pro manko de la racio.
Ekzemple: mi volas manĝi kukon, sed mi scias ke mi ne devus manĝi ĝin (ĉar, ekzemple, mi jam havas du kukojn); tamen, mi ankoraū manĝas ĝin.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Akrasio, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.