Acerolo

Acerolo (Malpighia emarginata) estas arbeto (altas 2-6 m) de la familio Malpigiacoj kiu altiĝas ĝis 3m kaj kreskas sovaĝe en Karibio, Centra Ameriko kaj en la norda parto de Sudameriko.

Ĝiaj fruktoj estas du aŭ 3 cm grandaj kaj kiam maturaj estas ruĝaj aŭ vinkoloraj. Ili gustas acide kaj mezdolĉe kaj ilia odoro similas al tiu de la pomo. En Brazilo la Acerolo estas tre populara. Tie ili estas manĝataj laŭnature aŭ en sukoj. La acerolo estas riĉa je vitamino C, ĝia fruktokarno povas enteni eĉ 5% da C-vitamino.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Acerolo
Acerolo
Acerolo
Biologia klasado
Regno: Plantoj
Filumo: Magnoliophyta
Klaso: Magnoliopsida
Ordo: malpigialoj Malpighiales
Familio: Malpigiacoj
Genro: Malpighia
Malpighia glabra
(L., 1753)
Konserva statuso
{{{300px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
Acerolo
Acerolo
vdr

Aspekto

Ĝi estas arbeto aŭ arbusto, abunde disbranĉiĝanta. Ĝiaj branĉoj estas milde vilaj, la folioj estas malhelverdaj, kontraŭ-starantaj. La folia plato estas pinta aŭ ovala, kun lanca aŭ kojna ŝultro. La folia rando estas nesegita, milde onda, kun brile sur la supra parto. La folio estas junaĝe arĝente vila.

La floroj estas duseksaj, kreskas sur maldikaj tigoj en la akseloj. La perianto estas kvinmembra, la sepaloj estas lancaj, longas 2,5 mm, vilaj surpinte, sur ili troveblas 2-2 grandaj, sidantaj glandoj. La glandoj kovras la suban parton de la sepaloj. La petaloj estas rozkoloraj aŭ ruĝaj, larĝe kulerformaj kaj longaj maksimume 5 mm.

Frukto

Ĝia frukto estas maturiĝinte brile oranĝe aŭ malhele ruĝa, drupa, pomoforma, grande 2 x 2,5 cm. Sur la supra kaj suba partoj, ĝi estas forte profundiĝinta, neregule tubera kaj long-direkte ripa. Sur la suba parto de la frukto restas la sepaloj, surpinte la fadenforma stiluso, ĝis maturiĝo.

La ŝelo de la frukto estas maldika, sed forta, glata kaj brila. La fruktokarno maturiĝinte similas al tiu de la ĉerizo, sed pro la c-vitamino ĝi estas tre acida. En la fruktoj troveblas tri 3 helaj, oranĝaj grajnoj, kiuj kunkreskis kun la karno.

Uzo de la frukto

Oni konsumas ĝin kiel freŝan frukton, oni forĵetas la grajnojn. Ĝi estas kuirebla kun sukero al gusta deserto. El la suko oni pretigas ĵeleon aŭ siropon, kiun oni aldonas al manĝaĵoj kaj fruktosalatoj. Por riĉigi la c-vitamin-enhavon, oni miksas la sukon al aliaj fruktosukoj. La konfititaj fruktoj iĝas brunruĝaj.

Kultivado

Tiu neotropisa planto estas kultivebla en la tropikaj kaj subtropikaj regionoj. Ĝi toleras la sekecon, ne bezonas specifan grundotipon, sed ne ŝatas la varmegan-humidan klimaton kaj la tre humidan grundon. Ĝi estas facile reproduktebla per stikaĵo aŭ per grajno kaj oni povas rikolti ekde la 4-a jaro jam 5-10 kg da fruktoj. Ĝi estas kultivata hejme, en fruktoĝardenoj, por industria uzo oni kultivas ĝin sur plantejoj. Por hejma uzo, oni rikoltas mature kaj la fruktoj konserviĝas tri tagojn. Por surmarketigo oni rikoltas la fruktojn pli frue.

Eksteraj ligiloj

Tags:

Acerolo AspektoAcerolo FruktoAcerolo KultivadoAcerolo Eksteraj ligilojAceroloArboBraziloCentra AmerikoFamilio (biologio)FruktoKaribujoMalpigiacojPomoSudamerikoSukoVitamino C

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

ManiĥeoNacia Biblioteko de la Ĉeĥa Respubliko30-a de septembroMikaelo TompaAristoteloOe KenzaburoJoachim von RibbentropTManĉestroAnglosaksa lingvoBaigneux-les-JuifsMagnesia ĉe rivero Meandro(11737) 1998 QL24Siberio1945Monda Boksa Asocio64Sandviĉo (seksumado)DelicatessenAlbert AntalffyArgentinoSimioMuŝoamanitoTürkiye Radyo Televizyon KurumuAprilo de 2010XKaraĉio9-a de septembroMaldivojJan Jindřich LoeweWayback MachineBruna nanoGranda Nordia MilitoNysaRozsochatecInternacia fonetika alfabetoUsona piedpilkadoFrandzadoKatolika eklezio1917Adolf Hitler2010-aj jarojListo de homaraj heredaĵoj en Panamo2004JaroBaiduMuziknotoBirdojKarolina Dutka321 FlorentinaRomioVikilibrojLoĝdensoSpecioPapenburgFrancisko Valdomiro Lorenz(11722) 1998 HR115Alexandra DaddarioLinio Kintetsu-Kashihara21-a de septembroProsíčkaPremio Albert LondresAuguste CharloisAsteroida zonoBelorusioLeslie Mandoki13-a de septembroVirinoBerchtesgadenMarcel Leereveld🡆 More