Acca sellowiana, aŭ fejĵoo aŭ ananas-gujavo estas plantspecio el la familio Mirtacoj.
fejĵoo , ananas-gujavo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Acca sellowiana | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La ananas-gujavo estas malrapide kreskanta ĉiamverda arbedo aŭ arbo, kiu atingas altecon de 4 ĝis 5 m. La arboŝelo estas helgriza. La malhelverdaj, glataj dikaj, elipsaj folioj estas je la malsupra surfaco blankece peltaj. Ili estas ĝis 5 cm longaj.
La rozkolora, manĝebla floro havas kvin sepalojn kaj multajn ruĝajn stamenojn. La polenadon faras en kulturo abeloj. La formo de la stamenoj indikas ke la sovaĝa formo estas polenata de kiropteroj aŭ birdoj.
En matura stato la fruktoj estas verde flavaj, prungrandaj kaj ovformaj. Ili similas al avokadoj. La fruktokarno estas blanka kaj laŭ la konsistenco similas al molaj piroj. La odorantaj fruktoj gustas mature kiel mikso inter ananaso kaj frago, acidetaj kaj refreŝigaj.
La ananas-gujavo devenas el la suda tropika Ameriko: Sudbrazilo, Nordargentino, Orientparagvajo kaj Urugvajo, kie ĝi kreskas en la montoj.
Hodiaŭ ĝi estas kultivata ankaŭ en Eŭrazio, precipe en Mezazio. Sed ĝi ankaŭ estas kultivata en Kartvelio, Azerbajĝano kaj Galegio. Lastatempe la planto ankaŭ estas kultivata en Sicilio. Sub la nomo fejĵoo ĝi estas en Novzelando relative populara ĝardenplanto.
La frukto estas manĝebla kiel kivo. Fejĵoo taŭgas por prepari kompoton. La fruktoj taŭgegas por fari panŝmiraĵon. La enhavo je vitamino kaj jodo estas alta.
La specio tre taŭgas kiel potplanto. La okulfrapaj floroj ornamas balkonojn, terasojn kaj ĝardenojn. Neniu fiinsekto atakas la planton. La plej bona kreskoloko estas malvarma, varmeta kaj varma vintroĝardeno. Ĝi pereas en temperaturoj sub -8 °C.
La unua priskribo de tiu specio okazis en 1854 fare de Otto Karl Berg en Linnaea kun la nomo Orthostemon sellowianus O.Berg (Basionym). Alia sinonimo estas Feijoa sellowiana (O.Berg) O.Berg. Tiun ĉi specion la germana botanikisto Carl Burret inkludigis en 1941 en Feddes Repert. Spec. Nov. Regni Veg. en la genron Acca O.Berg kaj nomis ĝin Acca sellowiana.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Acca sellowiana, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.