Abraham Isaac KOOK (hebree אַבְרָהָם יִצְחָק הַכֹּהֵן קוּק , konata ankaŭ la akronimo הראי״ה (HaRaAYaH); 7a de septembro 1865 – 1a de septembro 1935) estis ortodoksa rabeno, nome la unua aŝkenaza Ĉefa Rabeno de la Britia Mandata Palestino en la Izraela Lando, la fondinto de la Jeŝivo Mercaz HaRav (Centra Universala Jeŝivo), juda intelektulo, posek (arbitraciisto), kabalisto, kaj fama Talmid Ĉaĉam (Pritoraa fakulo).
Li estas konsiderata unu el la spiritaj patroj de la religia cionismo. Lia filo Zvi Yehuda HaCohen Kook (1891–1982) sekvis lian sintenon.
Abraham Isaak Kook | ||
---|---|---|
Ĉefrabeno de Israelo | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 7-an de septembro 1865 en Grīva | |
Morto | 1-an de septembro 1935 (69-jaraĝa) en Jerusalemo | |
Mortis pro | kancero vd | |
Tombo | Juda tombejo de la Olivarba Monto vd | |
Religio | judismo vd | |
Lingvoj | hebrea vd | |
Ŝtataneco | Otomana Imperio • Brita mandato Palestino • Rusia Imperio vd | |
Alma mater | Volozhin yeshiva vd | |
Familio | ||
Infanoj | Zvi Yehuda Kook vd | |
Profesio | ||
Okupo | rabeno • mistikulo • roŝ jeŝiva • poeto • filozofo vd | |
Verkado | ||
Verkoj | Orot ❦ Orot HaTorah ❦ Le-Mahalakh ha-Ide'ot be-Yisrael ❦ For the Perplexed of the Generation ❦ Lights of Holiness ❦ Q30527220 ❦ Q12410256 vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Abraham Isaak Kook estas konsiderata ankaŭ inspiranto de la organizo Guŝ Emunim kiu baziĝas je religia postulo pri la tuta praa israela teritorio (Granda Israelo). Ili rifuzas redonon de iu ajn akirita teritorio al nejudoj. La religia cionismo, kies spirita patro estis Abraham Isaak Kook, male vidas en la israela ŝtato la komencon de la mesia tempo kaj tiukadre interpretas okazaĵojn kiel la Sestaga milito kiel signaloj kiuj konfirmas tion. De granda politika gravo estas la juda postulo de la Sankta Tero kun la dia helpo, nome Eretz Israel.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Abraham Isaak Kook, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.