Aŭstrazio (franclingve Austrasie) estis iama, franka provinco kaj reĝlando de la merovida epoko.
Ĝia teritorio kongruas kun nuna nordorienta Francio, ekde la Mozo kaj la Mozelo ĝis la Rejno, sed ĝi ankaŭ entenas partojn de Germanio, Belgio kaj Nederlando. La ĉefurbo estis unue Reims, sekve Metz. La loĝantoj de Aŭstrazio estis nomitaj Aŭstrazianoj (Austrasiens).
Aŭstrazio | |||||||||
| |||||||||
historia lando | |||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Geografio | |||||||||
Ĉefurbo: | |||||||||
Loĝantaro | |||||||||
Ŝtat-strukturo | |||||||||
| |||||||||
Tiu teritorio aperis post la morto de Klodvigo la 1-a en 511, kiam la vasta reĝlando de ĉi tiu estis dividita inter liaj filoj. Lulilo de la karolida dinastio, Aŭstrazio malaperis kun la lasta merovida reĝo en 751, kaj estis kunigita kun la granda karolida reĝlando (estonta Karolida Imperio) regita de Pipino la Malalta kaj Karlo la Granda.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Aŭstrazio, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.