Zubrovko

Zubrovko (pole żubrówka, prononcata: ĵubrufka) estas pola vodko distilita el sekalo.

Al tiel preparita alkoholo oni aldonas esencon de aroma herbo populare nomata żubrówka (en la pola ĝi signifas "bizona herbo", latine Hierochloe odorata), kiu kreskas en Arbaro de Białowieża. La herbo kaŭzas specifan guston, aromon kaj verdaflavan koloron. En ĉiu originala botelo da zubrovko estas unu trunketo de la herbo.

Zubrovko
Botelo da Zubrovko

La historio de la vodko probable komenciĝis en la 17-a jarcento kaj jam en la 18-a jarcento zubrovko iĝis unu el la plej popularaj alkoholaĵoj de pola nobelaro. En 1926 la firmao Polmos eltrovis metodon de amasa produktado de la vodko kaj registris kaj patentis ĝin kiel komercan produkton.

Hodiaŭ la originalan vodkon produktas Polmos en Bjalistoko. Krome, en aliaj landoj oni produktas similaĵojn sub la nomoj: Wisent Vodka (Usono), Зубровка (Rusio), Zubrivka (Ukrainio), Grasovka (Belorusio).

Zubrovko estas ĝenerale trinkata pura kaj malvarmigita aŭ kiel koktelo kun pomsuko.

Tags:

Arbaro de BiałowieżaEŭropa bizonoHierochloe odorataLatinoPola lingvoPollandoSekaloVodko

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

Fondaĵo VikimedioBonaeroDamaskoUniversitato HarvardStir-helpa sistemoEtikoAnimalize20-a jarcento3VikicitaroIrena (persona nomo)24-a de apriloMilo ĐukanovićHimalajo26-a de apriloPIVUnuiĝinta ReĝlandoProvinco KanadoSportokluboBriteliroMariana FosegoEpitafo de SeikilosOlhão (stacidomo)Permana stimulado de penisoPortugalioOperaciumoWilhelm TellMerloISO 8601Mickey MouseAĉaĉarioŜvaoLento GoffiBlogoEsperantisto4-OktenoKanadoFilipinojThe Times of IndiaDomo127523-a de apriloEsperanto-simboloNeniuseksemoLatina lingvoNaŭatla lingvoInternacia Infana KongresetoOrdiga algoritmoSt. Johann (Tirolo)RoterdamoKristina M. BarkumeLernejo por Lernantoj kun Difektita Vidkapablo Veljko RamadanovićSatanoMalneta enlanda produktoEsperanta literaturoSamtavola komunikadoVokaloEstômbar-Lagoa (stacidomo)Hronský BeňadikKameraoApologio de Sokrato (Platono)🡆 More