Ŝlako estas vitreca kromprodukto derivita el la fandado de la erco por purigi la metalojn.
Ĝi povas esti konsiderata mikso de metalaj oksidoj; tamen, ĝi povas enhavi metalajn sulfidojn kaj atomojn en formo de elemento. Kvankam la ŝlako kutime estas uzata kiel mekanismo por forigo de restoforĵetaĵoj en la fandado de metalo, ĝi povas utili ankaŭ por aliaj celoj, kiel helpo en la kontrolo de la temperaturo dum la fandado kaj minimumigi la reoksidigon de la fina likva metalo antaŭ la enmeto en la muldilon.
En la naturo, la mineraloj de metaloj kiel fero, kupro, aluminio kaj aliaj metaloj estas troveblaj plej ofte en malpura stato, ofte oksiditaj kaj miksitaj kun silikatoj de aliaj metaloj.
Dum la fandado, kiam la erco estas eksponita je altaj temperaturoj, tiuj malpuraĵoj estas separataj disde la fandita metalo kaj oni povas retiri ilin. La rikolto de komponaĵoj retiritaj estas la ŝlako.
La procezoj de fandado kaj feraj kaj neferaj produktas diferencajn ŝlakojn. Por ekzemplo, la fandado de kupro kaj plumbo, nefera, estas dezajnita por forigi la feron kaj la silicon kiuj kutime estas en tiuj mineraloj, kaj estas separita en formo de ŝlako bazita sur fera silicio. Aliflanke, la ŝlako de la ŝtalproduktejoj, en kiuj oni produktas feran fandadon, ferrosa, estas dezajnita por minimumigi la perdon de fero kaj tiele ĝi enhavas ĉefe kalcion, magnezion kaj aluminion.
La ŝlako havas multajn komercajn uzojn kaj rare estas simple forĵetata. Ofte ĝi estas reprocezata por apartigi alian metalon kiu restas. La restintaĵoj de tiu rekuperado estas reuzataj kiel balasto por la fervojo kaj kiel sterko. Ĝi estas uzata ankaŭ kiel metalo por pavimo kaj kiel malmultekosta kaj longdaŭra formo fortigi la klinajn murojn de la moleoj por bremsi la movofrapon de la mar-ondoj.
Roy, D.M. (1982). "Hydration, structure, and properties of blast furnace slag cements, mortars, and concrete". ACI Journal Proceedings. 79 (6).
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Ŝlako, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.