Ŝiba-Hundo

Ŝiba-Hundo (japane: Siba Inu ) estas tipe japana hundraso.

Ĝi estas unu el la sep hundoj (nun vivas ses), kiujn oni oficiale agnoskis kiel japanaj naturaj trezoroj.

Ŝiba-Hundo
Ŝiba-Hundo (helbruna)

Ŝiba-Hundo estas la plej malgranda el tiuj ĉi ses hundoj, kaj tre populara en Japanio. Ĝi konsistigas 80 % de la ses japanaj hundoj.

Klasifiko laŭ FCI: Grupo 5, Sekcio 5, N-ro 257.

Ŝiba-Hundo
Ŝiba-Hundo (nigra)

Origino de la nomo

En la japanlingva hunda nomo Siba Inu, Siba (柴) [ŝiba] signifas arbuston aŭ ties branĉaĵon, kaj Inu (犬) signifas hundon. Sed estas ne klare kial 'arbusto' aŭ 'branĉaĵo' fariĝis la hunda nomo.

Ĉefaj supozoj pri tio ĉi estas jenaj:

  1. Tiu hundo lerte kuras inter branĉoj de arbustaro kaj helpas ĉasadon.
  2. Ties ruĝec-bruna koloro similas al velkita branĉo.
  3. Malnova vorto Siba signifas etaĵon.

Aspekto

Alteco estas 38-41cm pri viroj kaj 35-38cm pri inoj. Pezo estas ĉirkaŭ 10 kg pri viroj kaj 8kg pri inoj. Ĝi apartenas al la grupo de t.n. malgrandaj hundoj, sed ĝia grandeco tre proksimas al mezgrandaj hundoj, kaj eblas, ke iuj el ili havas grandecon de mezgrandaj hundoj.

Ĝia tipa aspekto estas jena: mallongaj haroj, triangule starantaj oreloj, ronde supren kurbiĝanta vosto. Laŭ la koloro oni distingas ĝin en kelkaj grupoj: ruĝa (fakte ruĝec-bruna), sezama (nigra kaj ruĝa), nigra, kaj malofte vidata blanka. Sed en kiu ajn koloro tiu ĉi hundo havas blankan koloron ĉe malsupra parto.

Karaktero

Ŝiba-Hundo estas rezistema kontraŭ japana varma kaj humida klimato. Ĝi estas fidela al la mastro kaj ne intimemas al ne-konatoj. Origine oni uzis la hundon en ĉasado en montara regionoj pri ĉasi la malgrandajn bestojn. Sed nun oni havas ĝin kiel hejman hundon.

La ŝiba-hundoj estas sendependaj, iutempe lasante iliajn hemojn sole. En la urboj, ĝi estas problema. Iuj povas esti timema kun la homoj nekonataj. Sed kun lia familia, la ŝiba-hundo estas tre amanta. Iutempe, ili mortiĝos la malgrandajn bestojn, kiel katoj.

Ili bezonas multe da ekzercado.

La ŝiba-hundoj havas strangan kutimon, kiu oni nomas la ŝiba-krio. Kiam ili timas aŭ ekscitiĝas, ili krias kiel infano.

Referencoj

Tags:

Ŝiba-Hundo Origino de la nomoŜiba-Hundo AspektoŜiba-Hundo KarakteroŜiba-Hundo ReferencojŜiba-HundoListo de hundrasoj

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

Ineu (apartigilo)Armena genocidoRetforumoPilszczOlhãoElipsoidoUkrainioPIVImperioLes Franqueses-Granollers Nord (stacidomo)TimurLingvoPetr SepéšiWolfred NelsonFratoj GrimmRusioDistrikto FaroH. C. ArtmannGLATPollandoEdmund HaulerStir-helpa sistemoBaratoEl-NinjoC++Lope de VegaThe Times of IndiaSankta Romia ImperioSubvestoMickey MouseAmbasadoAleksandr Andrejeviĉ SaĥarovNovjara RenkontiĝoSerĉilo-optimumigoLewandowski-Kurowicka-Joe distribuoEjakuloUniversala Kongreso de EsperantoĈinioLongitudoBoacoReformprojekto de ZamenhofBananoJulio CezaroPiritoIsraeloFTSE 100LeviloFizika taŭgecoListo de urboj de OmanoTTTOperatoroAbraham LincolnDesegnoKratilo (dialogo)OperaciumoŜakoBonaeroKanada Tago🡆 More