Ĵoan-Pesoo: Municipo kaj ĉefurbo de la subŝtato Paraibo de Brazilo

Ĵoan-Pesoo (portugallingve: João Pessoa, /žo'ãw pe'soə/), ĉefurbo de subŝtato Paraibo, estas la tria plej antikva urbo en Brazilo, fondita en la 5-a de aŭgusto 1585.

Unue ĝi nomiĝis "Paraiba", sed en 1930 ĝia nomo estis ŝanĝita por omaĝi João Pessoa Cavalcanti de Albuquerque.

Ĵoan-Pesoo: Esperanto en Ĵoan-Pesoo, Referencoj, Vidu ankaŭ
Urbo Ĵoan-Pesoo
Ĵoan-Pesoo: Esperanto en Ĵoan-Pesoo, Referencoj, Vidu ankaŭ

Ĵoan-Pesoo: Esperanto en Ĵoan-Pesoo, Referencoj, Vidu ankaŭ

Ĵoan-Pesoo: Esperanto en Ĵoan-Pesoo, Referencoj, Vidu ankaŭ

municipo de Brazilo • ĉefurbo • urbego
Datreveno 5-a de aŭgusto
Fondiĝo 1585
Nomo de la loĝanto pessoense (pesoenso)
Situo
Situo de Ĵoan-Pesoo
Situo de Ĵoan-Pesoo
Subŝtato Paraibo
Mezoregiono Mata Paraibana
Mikroregiono Ĵoan-Pesoo
Najbaraj urboj Ne disponebla
Geografiaj aspektoj
Areo 210,45 km²
Loĝantaro 702.235 loĝ. 2009
Loĝdenso 3.336,80 loĝ./km²
Alteco 40 metroj
Klimato tropika
Horzono UTC-3
Sociaj indikiloj
IHD 0,783 2000
MEP R$ 5.966.595.000 (57) - 2006
MEP per capita R$ 8.878,00 2006
Ĵoan-Pesoo: Esperanto en Ĵoan-Pesoo, Referencoj, Vidu ankaŭ
Ĵoan-Pesoo: Esperanto en Ĵoan-Pesoo, Referencoj, Vidu ankaŭ
vdr

Ĝi estas inter Paraibo-rivero kaj la Atlantiko. Em Ĵoan-Pesoo estas la Ponta do Seixas (Seiŝas), la plej orienta punkto de la Amerika Kontinento. Ĝi havas 30 kilometrojn da plaĝoj plenaj per kokusarboj, sablo kaj verd-blua akvo. Ĵoan-Pesoo havas pli ol 500 mil loĝantojn.

Esperanto en Ĵoan-Pesoo

Certe estis Esperanto-movado antaŭ 1950-aj jaroj en Ĵoan-Pesoo, sed ne estas ekzaktaj informoj pri tio.

La tiel nomata 2-a Nordorienta Konvencio de Esperanto okazis en la urbo Ĵoan-Pesoo, de la 13-a ĝis la 15-a de julio 1951. La celo de la konvencio estis celebri la 64-an Datrevenon de Esperanto kaj preparado de la 13-a Brazila Kongreso de Esperanto en Recife. La 13-an de julio okazis la prepara kunveno kaj la 14-an oni realigis vesperan promenadon tra la urbo. Nokte, solena kunsido en la teatro ‘‘Santa Roza’’, sub la prezido de Luís Rodrigues de Souza, sekretario pri Edukado, kiel reprezentanto de la subŝtatestro d-ro José Américo de Almeida, kiu estis esperantisto kaj akceptis la konvencianojn en la Registara Palaco.

En 1991 okazis en tiu urbo la 1-a Seminario por Esperantistaj Aktivuloj, la 21-an kaj 22-an de aprilo, okazita en la kadro de la 3-a Laborkunsido de Reprezentantoj de Esperanto-Asocioj de Nordoriento de Brazilo, organizita de Potigvara Esperanto-Asocio, de Natal.

En 1998, la estraro de Paraiba Esperanto-Asocio kun sidejo en Ĵoan-Pesoo estis: prezidanto Roberto da Silva Ribeiro, sekretariino Maria Hilarina Aires Nunes kaj kasisto Jason Gonçalves de Lima. Dezirante pli bone disvastigi Esperanton, Paraiba Esperanto-Asocio, laŭ interkonsento kun Brazila Esperanto-Ligo, decidis starigi bazan kurson per korespondado, komenciĝante per prelego ĉe la sidejo de “Associação dos Inativos e Pensionistas da Universidade Federal da Paraíba” (Asocio de la Emerituloj kaj Pensiuloj de la Federacia Universitato de Paraíba), okazinta la 7-an de aŭgusto 1998.

La 26-an de marto 1999 estis enpostenigita nova estraro de Paraiba Esperanto-Asocio, kies membroj estis: prezidantino Hilarina Aires Nunes, vicprezidanto Carlos Belém, sekretariino Terezinha Oliveira, kasisto Jason Gonçalves de Lima. La solena kunsido okazis en la biblioteko “Virginia Gama Melo” de la Kultura Fonduso Spaco “José Lins do Rêgo”. La oficiala organo de Paraiba Esperanto-Asocio de tiu jaro titoliĝis “Paraiba Karavano”. En tiu jaro, okazis tie ankaŭ Laborkunsido de Esperanto-aktivuloj de Nordoriento.

Maria Hilarina Aires Nunes eldonas, ĉiujn du monatojn, bultenon de la Brazilaj Nordorientaj Asocioj, kunlabore de esperantistoj el Salvadoro, Muritibo, Arakaĵuo, Maceioo, Natalo, Fortalezo kaj Kampinagrando.

Referencoj


Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Tags:

Ĵoan-Pesoo Esperanto en Ĵoan-Pesoo ReferencojĴoan-Pesoo Vidu ankaŭĴoan-Pesoo Eksteraj ligilojĴoan-Pesoo158519305-a de aŭgustoBraziloJoão Pessoa Cavalcanti de AlbuquerqueParaiboPortugala lingvo

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

Alexandra DaddarioLumoSara (muzikgrupo)Geografia koordinatsistemoOtomana ImperioPhpBBVentotuneloMalpleno de Kirkwood13-a de septembroJaroJoachim von RibbentropAprilo de 2010Templo de Mount TimpanogosPatro niaMilena VelbaRheinische Post1856Pidvoloĉisk (stacidomo)BerlinoQDikaryaNacia domajno de plej alta niveloRaponeLoĝdensoListo de jardekojSankta Romia ImperioAŭstra-germana lingvoSemsales (stacidomo)RomoBajtoUnua Kaŝmira MilitoBuchèresPokeroWi-FiBulgara lingvo26-a de marto7Burgo de ŜemiranMajmunaPaul GubbinsMaria PlainViolonoIslamoTeĥo (sporto)Tagoj en historioBaratoĈevalo17-a de septembroImperiestraj TiliojMasturbadoPastoItala lingvoMuziknotoGvamo en la OlimpikojVulcano (vulkano)Hejma katoArcaicam EsperantomJordi WildVEvaĈefurboCifereca analitikoKrapoj30-a de septembroGekoIntermama fendoMTriopismoPartio (politiko)Ptolemeo la 5-aKoranoAngkor ŬatIrana kalendaroBirki-Veliki (stacidomo)🡆 More