Ĝima – itale Gimma, ankaŭ anglalingve latinliterigata Jimma aŭ hispanlingve Jima, amhare ጅማ - estas urbo de Etiopio.
Laŭ la stato de la censo de oktobro 1994 ĝi havis 88 867 loĝantojn, kaj laŭ takso de la nacia statistika agentejo en julio 2006 havis 159 009 (ne kalkuliĝas la antaŭurba zono). Laŭ la informoj de la nacia statistika agentejo kaj la vikipedia listo pri grandaj urboj de Afriko temas pri unu el sume 11 etiopiaj urbegoj de pli ol 100 000 loĝantoj. Ĝima nun apartenas al la etiopia regiono Oromio, sed historie estis la ĉefurbo de la historia regiono Kaffa, kiu inter la jaroj 1400 kaj 1897 estis sendependa reĝlando.
Ĝima | |||
---|---|---|---|
urbo • urbego | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Loĝantaro | 177 900 (2015) [+] | ||
Loĝdenso | 3 521 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | , 36° 50′ O 7.666666666666736.8333333333337° 40′ N, 36° 50′ O [+] | ||
Alto | 1 780 m [+] | ||
Areo | 50,52 km² (5 052 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Jimma [+] | |||
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Ĝima, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.