La franca ĉefministro (france Premier ministre, t.e.
Unua ministro), laŭ la konstitucio de 1958, estas la estro de la registaro de la Franca Respubliko. Tiu posteno estas tipa de la Kvina Respubliko, ĉar dum la Tria kaj Kvara Respublikoj, la ĉefministro nomiĝis "Konsiliprezidento" (Président du Conseil) kaj havis malsaman potencon.
Ĉefministro | ||
---|---|---|
Gabriel Attal | ||
publika posteno • premiero • head of government of France | ||
Komenco | 4-a de oktobro 1958 vd | |
Lando(j) | Francio vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Laŭ la 8-a artikolo de la franca konstitucio de 1958, la ĉefministro estas nomumita de la Prezidento de la Respubliko, kiu povas ankaŭ (duonoficiale) trudi lian demision. La ĉefministro devas reprezenti la politikan partion aŭ aliancon, kiu tiam superas la Parlamenton.
Post sia nomumo, la ĉefministro proponas novan registaron al la Prezidento. Se la du homoj akordiĝas, la Prezidento sekve oficiale nomumas la proponitajn ministrojn.
Laŭ la 21-a artikolo, la ĉefministro "estras la agadon de la registaro". Krome, li devas garantii "la plenumon de la leĝoj" kaj disponas dekretan potencon. Tamen, li formale ne estas la hierarkia estro de la aliaj ministroj. Kune kun la Prezidento de la Respubliko, li nomumas la plej gravajn ŝtatoficistojn. Laŭ la 22-a artikolo, la koncernitaj ministroj devas plisubskribi la jurajn aktojn de la ĉefministro.
Fakte, la vera rolo de la ĉefministro grandege dependas de la politika situacio. Kiam la Prezidento kaj la parlamenta plimulto ĉe la Nacia Asembleo devenas de la sama politika partio, la ĉefministro plejofte submetas sin al la Prezidento kaj aplikas la prezidentan programon, tiel havante malfortan influon. Okaze de kunloĝeco (Cohabitation), kiam la parlamenta plejmulto malkongruas kun la Prezidento, la ĉefministro fariĝas natura estro kaj elektas libere la registaran programon.
Por listo de la francaj Konsiliprezidentoj (3-a kaj 4-a Respublikoj), vidu Konsiliprezidento (Francio)
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Ĉefministro (Francio), which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.