Þ: Litero de islanda alfabeto

Þ, minuskle þ, estas litero de la islanda alfabeto, uzita ankaŭ en la alfabetoj de praaj angla kaj norvega.

Þ: Litero de islanda alfabeto Por la iama nomo de pollanda urbo, vidu Toruń.

Ĝi havas la prononcon [θ] (laŭ IFA) kaj islande la nomon þorn ("dorno"). Alilingven ofte transskribatas kiel th anglamaniere: þorn > thorn.

Þ havas unikan originon: ĝi estas latin-literigo de antikva signo troviĝanta en la runaj alfabetoj de la vikingoj. Unue ĝin uzis anglosaksaj monaĥoj dum frua Mezepoko, poste kopiis islandanoj.

En la lingvoj islanda kaj anglosaksa la sono [θ] havas alofonon [ð], skribita Ð. En kelkaj antikvaj dokumentoj ambaŭ skribitas kiel Þ, þ. Modernislande kaj en modernaj eldonoj de anglosaksaj tekstoj, oni kutime uzas la du literojn reciproke neinterŝanĝeble en malsamaj pozicioj: Þ silabkomence, kaj Ð en aliaj pozicioj.

En aliaj lingvoj havantaj la sonon [θ] kiel fonemon, ĝi skribatas alimaniere: kiel C (antaŭ e, i) kaj Z kastilie (cocer "kuiri", Zaragoza), kaj kiel th angle (through "tra").

Þ estas la 31-a litero de la islanda aboco, kie ĝi aperas post Z kaj antaŭ Æ. En vortlistoj de la norena kaj anglosaksa ĝi kutime troviĝas tuj post T.

En Unikodo la litero estas kodata: majuskla Þ kiel U+00DE, minuskla þ kiel U+00FE.

Vidu ankaŭ

Tags:

AlfabetoAnglosaksa lingvoInternacia Fonetika AlfabetoIslanda alfabetoMinusklo

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

DamaskoLope de VegaJohann Gregor MendelPornhubMetropoliteno (romano)Eĥo de MoskvoChotýšanyLeviloNovjara RenkontiĝoKonvertiĝo de PaŭloOkulharojOlivier (salato)Malneta enlanda produktoL. L. ZamenhofPlatonoVikinovaĵojFenil-acetaldehidoMojosaPsikoza depresioAlcalà de Xivert (stacidomo)IndonezioUsona Mararmeo4-NonenoEkspansioPortugalioUrinadoDistrikto Castelo BrancoNaŭatla lingvoEkonomio2024Philo Taylor FarnsworthMuzeum Miniaturowej Sztuki Profesjonalnej Henryk Jan Dominiak en Tychykompozita materialoI2PInterstellarMalvola orgasmoGoogleMerloPublika nudecoColor Climax CorporationEstômbar-Lagoa (stacidomo)Pandemio de KOVIM-19Mater Dolorosa26-a de apriloDistrikto Banská BystricaSapfoDomoMohamedoEkstremaj punktoj de AzerbajĝanoAdomas JakštasŜahoHinduismoTalas-EeraOrdiga algoritmoTřtí (Sychrov)Amino3-Hekseno12753-HeptenoSatanoMarso (planedo)Don Manuel Osorio Manrique de Zúñiga, infanoISO 8601Sebiș (Drăgănești)PIVCBS NewsLéonce DeprezHistorio de KanadoReformprojekto de Zamenhof🡆 More