'Telmo Pievani', aŭ Dietelmo Pievani (6-a de oktobro 1970) estas itala filozofo kaj sciteoriulo, kiu post la doktoriĝo pri Filozofio de scienco akirita ĉe la Universitato de Milano, specialiĝis en Usono per doktorigaj esploroj en evolua biologio kaj filozofio de biologio, sub la superrigardo de Niles Eldredge kaj de Ian Tattersall ĉe la American Museum of Natural History de Novjorko.
Telmo Pievani | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 6-an de oktobro 1970 (53-jaraĝa) en Gazzaniga |
Lingvoj | itala • angla |
Ŝtataneco | Italio |
Alma mater | Universitato de Milano |
Okupo | |
Okupo | filozofo de scienco • filozofo |
TTT | |
Retejo | http://www.telmopievani.com/index.php?lang=it |
Poste, reveninte Italion, li profesoris ĉe diversaj italaj universitatoj ĉiam koncernantajn la prihomajn sciencojn kaj deĵoris en diversaj esplorcentroj; kaj nun elstaras kiel scienca kunlaboranto en ĵurnaloj kaj revuoj kiel La Stampa, Il Corriere della Sera, Le Scienze kaj Micromega.
Ekde 2012 T. Pievani estas asociita profesoro ĉe la departemento de Biologio de la studuniversitato de Padovo, kie kreis la unuan italan katedron de Biologiaj Sciencoj.
Ĝi aperas klara en lia adhero al la Unio de Raciismaj Ateistoj kaj Agnostistoj (kie estas konfesataj ateismo kaj nebezono de Dio por justigi la alestiĝon de la mondo) kaj en lia signifa verko:
Tiu verko argumentas pri la fakto ke “la besta homo sin montras tutalie ol la escepto animata de la dia fajrero”. Nome la scienco kaj la mondo ne bezonas dian helpon aŭ supozon por esti tiaj.
(Sur tiu principo kunverĝas ankaŭ la dikredantaj scienculoj. Ka ĝuste pro tio ili juĝas la titolon mem de tiu libro iom surpriza ĉar la eksperimenta scienco, fakte, ne okupiĝas pri la ekzisto, aŭ ne, de celo en la leĝoj de naturaj, kaj ne ekzistas kaj ne povas ekxisti scienca pruvo kiu povu montri aŭ malmontri la ekziston de celo. Nek eblas, fine, pruvi per eksperimento ke la homo estas aŭ ne “animita de la dia fajrero”). (IL TIMONE, n.131, marzo 2014, p 131).
Komuna entenas bildojn kaj informojn pri sciteoriulo Telmo Pievani [1]
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Telmo Pievani, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.