Taboritoj estis membroj de kristana komunumo estiĝinta en la 15-a jarcento sur la Monto Tabor, ĉe Čenkov u Bechyně (Ĉeĥio), en orienta Bohemio.
Revolucia kaj radikala alo de la pli vasta reformcela religia kaj socia movado de Husanoj, sekvuloj de Jan Hus, ŝtuparumita en Konstanco (Germanio) en 1415. La taboritoj ne ricevis akcepton ĉe la Katolika Eklezio kaj de la modera alo de Husanoj kaj ilia reformo estis rifuzita kaj persekutata de la feŭda nobelaro kiu post preskaŭ dudekjaradaŭra milito sukcesis ilin ekstermi. La supervivintoj fondis en 1467 kun aliaj husaj grupoj, la bohemian Frataron, kiu poste, kun la advento de la Reformacio, konstituiĝis en aŭtonoma Evangeliana Eklezio ankoraŭ ekzistanta en la 21-a jarcento.
Taboritoj | ||
---|---|---|
konfesio | ||
Husmovado | ||
Komenco | 1420 vd | |
Fino | 1452 vd | |
Lando(j) | Bohemio vd | |
Ili reĵetis la Purgatorion, ĉerorelan konfeson, konfirmacion, ktp.
Taboritoj samtempe akceptis la kvar artikolojn proklamitajn de la sekvuloj de Jan Hus:
Ilia doktrino distingiĝas el tiu de moderaj husitoj, diritaj ankaŭ "Utrakvistoj" (duspeciaj) pro tio:
Ili sin alvokas reciproke «fratoj» kaj «fratinoj». La ekstremistoj inter la taboristoj batalis por la abolicio de la ŝtato, por instali reĝimon de la perfekta egaleco eĉ en la disdivido de nutraĵoj. Samtempa sekto, la Horebitoj (el monto Horeb (Sinajo citita en la Biblio faris similajn elektojn; kaj ambaŭ sin juĝis nevenkeblaj en batalo.
Kvankam la granda progresoj en la teknikaj kampoj (ekzemple en la laborado de la fero, kupro... ) kaj kreskiĝanta cirkulado de mono, en la tiuepoka (15-a jarcento]] Bohemio la ekonomio ankoraŭ baze ligiĝis profunde al la terkultivado. Pro ekonomiaj nova ŝanĝiĝoj la bienoj emis kuniĝi kaj amasiĝi en la manoj de la altaj feŭdistoj kaj kun ĉiam pli alproksimiĝo al malriĉeco de la malaltaj nobeloj kaj sekve de la popoloj.
Laŭ historiistoj, en tiu situacio elmerĝis ke la bienaro poseditaj de la diversaj ekleziaj institucioj multis, tro multis kaj praktike apogis la readon de ranguloj de feŭdismo. En tiuj cirkonstancoj kunfandiĝis la du faktoroj, ekonomia kaj religia, kaj naskis la socian-religian fenomenojn de Husismo kaj Taborismo. Sendepende de la scienca valoro de tiu tezo (kaj de ĝiaj nombraj subtezoj). la eventoj tragike sinsekvis tiel :
La saman sorton suferis, malmulte post, lia amiko Jeroným Pražský.
La ribelo prosperis ĝis kiam la politika povo reagis, energie per ĉirkaŭ 20 jaroj de militoj, Taboristoj reduktiĝis al eta komunumo kun la nomo de (1467 ) Bohemia Frataro. Kaj fine ili eniris la Reformacion.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Taboritoj, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.