José María SOUVIRÓN Huelín (Malago, 1904 - samloke, 1973) estis hispana verkisto, eseisto kaj kritikisto.
José María Souvirón | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskonomo | José María Souvirón Huelín | ||||
Naskiĝo | 26a de oktobro 1904 en Malago | ||||
Morto | 23 de aŭgusto 1973 | ||||
Lingvoj | hispana vd | ||||
Ŝtataneco | Hispanio vd | ||||
Alma mater | St. Stanislaus Kostka College, Málaga vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | poeto • verkisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
En 1923, en Malago, li fondis kun José María Hinojosa, Emilio Prados kaj Manuel Altolaguirre la literaturan revuon Ambos, kiu publikigis kvar numerojn. En la kolekto de la rilata revuo Litoral li publikigis sian poezian libron Conjunto (1928).
Li estis amiko de Pablo Neruda, kun kiu laboris en lia revuo Caballo Verde para la poesía, vivis multan tempon ekster Hispanio, nome en Parizo, kie renkontiĝis en 1931 kun Manuel Altolaguirre, kaj, ekde 1941, en Ĉilio, kie Souvirón estis profesoro de Literaturo en la Katolika Universitato de Ĉilio kaj direktoro de la Eldonejo Zig-Zag de Santiago.
Definitive en Hispanio ekde 1953, li laboris en la Instituto de Cultura Hispánica de Madrido, kaj iĝis vicdirektoro de la revuo Cuadernos Hispanoamericanos, kun Leopoldo Panero, Luis Rosales, kaj José García Nieto. Li publikigis eseojn en Compromiso y deserción kaj Príncipe de este siglo: la literatura moderna y el demonio (1967). En poezio li iĝis iel novromantikulo.
Laŭ aĝo li estus inter la plej junaj poetoj de la Generacio de la 27-a, sed lia poezio pintis jam en la 1940-aj jaroj pli proksime al la poetoj de la Generacio de la 36-a: Miguel Hernández, Dionisio Ridruejo, Germán Bleiberg, Luis Rosales, Luis Felipe Vivanco, Leopoldo Panero, ktp., kvankam fakte li publikigis poezion jam en 1923 kaj 1928 nome Górgola (tiel) kaj Conjunto tute ene de la tiama estetiko.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article José María Souvirón, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.