José María Souvirón: Hispana poeto

José María SOUVIRÓN Huelín (Malago, 1904 - samloke, 1973) estis hispana verkisto, eseisto kaj kritikisto.

José María Souvirón
Persona informo
Naskonomo José María Souvirón Huelín
Naskiĝo 26a de oktobro 1904
en Malago
Morto 23 de aŭgusto 1973
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Alma mater St. Stanislaus Kostka College, Málaga vd
Profesio
Okupo poeto • verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
José María Souvirón: Biografio, Verkoj
José María Souvirón: Biografio, Verkoj
vdr

Biografio

En 1923, en Malago, li fondis kun José María Hinojosa, Emilio Prados kaj Manuel Altolaguirre la literaturan revuon Ambos, kiu publikigis kvar numerojn. En la kolekto de la rilata revuo Litoral li publikigis sian poezian libron Conjunto (1928).

Li estis amiko de Pablo Neruda, kun kiu laboris en lia revuo Caballo Verde para la poesía, vivis multan tempon ekster Hispanio, nome en Parizo, kie renkontiĝis en 1931 kun Manuel Altolaguirre, kaj, ekde 1941, en Ĉilio, kie Souvirón estis profesoro de Literaturo en la Katolika Universitato de Ĉilio kaj direktoro de la Eldonejo Zig-Zag de Santiago.

Definitive en Hispanio ekde 1953, li laboris en la Instituto de Cultura Hispánica de Madrido, kaj iĝis vicdirektoro de la revuo Cuadernos Hispanoamericanos, kun Leopoldo Panero, Luis Rosales, kaj José García Nieto. Li publikigis eseojn en Compromiso y deserción kaj Príncipe de este siglo: la literatura moderna y el demonio (1967). En poezio li iĝis iel novromantikulo.

Laŭ aĝo li estus inter la plej junaj poetoj de la Generacio de la 27-a, sed lia poezio pintis jam en la 1940-aj jaroj pli proksime al la poetoj de la Generacio de la 36-a: Miguel Hernández, Dionisio Ridruejo, Germán Bleiberg, Luis Rosales, Luis Felipe Vivanco, Leopoldo Panero, ktp., kvankam fakte li publikigis poezion jam en 1923 kaj 1928 nome Górgola (tiel) kaj Conjunto tute ene de la tiama estetiko.

Verkoj

Poezio

  • 1923: Górgola
  • 1928: Conjunto
  • 1932: Fuego a bordo (Ĉilio)
  • 1933: Plural belleza (Ĉilio)
  • 1937: Romances americanos
  • 1937: Romances del alcázar
  • 1942: Olvido apasionado (Ĉilio)
  • 1943: Del nuevo amor
  • 1948: Señal de vida (Madrido)
  • 1948: La ciudad y los días
  • 1948: Tiempo favorable
  • 1951: Adorados tormentos
  • 1953: Canciones de la llegada
  • 1957: Don Juan el loco
  • 1961: El solitario y la tierra
  • 1969: El desalojado
  • 1973: Poesía entera 1923-1973 (Madrido, antologio)

Noveloj

  • 1935: Rumor en la ciudad
  • 1945: La luz no está lejos
  • 1946: El viento en las ruinas
  • 1950: Isla para dos
  • 1952: La danza y el llanto (Barcelona)
  • 1963: Cristo en Torremolinos
  • 1964: Un hombre y dos mujeres

Eseoj

  • 1959: Compromiso y deserción
  • 1967: Príncipe de este siglo: la literatura moderna y el demonio


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo José María Souvirón en la hispana Vikipedio.

Tags:

José María Souvirón BiografioJosé María Souvirón VerkojJosé María SouvirónMalago

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

Kvirinala palacoEsperanto-gazetoMilena VelbaInterretoAngorojISO 8601Radioamatora operatoroLinus TolkeTTTPapilioPortugalioNeŭtraleco (internaciaj rilatoj)Malaja lingvoCarcaixent (stacidomo)LingvoPublika nudeco4-a de aprilo25-a de aŭgustoOperaciumoSpavoParadokso de kokino kaj ovoPiedoKomerca registroĜenerala Datum-Protekta RegularoJapanioSârbi (Hălmăgel)AraraquaraStrekokodoPorsche 911Listo de famuloj mortintaj en Budapeŝto (A-F)IsraeloHindrek RikandDonostioProksimaĵoj ValencioHans ModrowTelefona landokodoLa Besto-FarmoSenpilota aviadiloJuan Antonio VillacañasWalter UlbrichtProbal DasguptaMonsanto (Portugalio)Bodo WartkeAlbiș (Buduslău)Metila askorbatoLernejo1994Ideala Esperanto-Biblioteko7-a de apriloStefan ZweigMeloTajlandoIndianojBankrotoKanadoRio-de-ĴanejrioSandviĉo (seksumado)Arcaicam EsperantomHundoEŭroBenjamin FranklinMustafa Kemal Atatürk🡆 More