La Zuidplaspolder (Sudlagetopoldero) estas senakvaĵo en la nederlanda provinco Zuid-Holland.
Ĝi situas inter la vilaĝoj Moerkapelle, Waddinxveen, Gouda kaj Nieuwerkerk aan den IJssel.
Zuidplaspolder | ||
---|---|---|
Poldero (senakvaĵo) | ||
La Zuidplaspolder ĉe Moordrecht. | ||
poldero [+] | ||
Lando | Nederlando | |
- koordinatoj | , 4° 36′ 53″ O 52.024.61472252° 1′ 12″ N, 4° 36′ 53″ O | |
Zuidplaspolder | ||
Vikimedia Komunejo: Zuidplaspolder [+] | ||
La reĝo Vilhelmo I unue decidis senakvigi la lagon Zuidplas en la jaro 1816. La sekvajn jarojn oni faris planojn kaj en 1825 komenciĝis la laboro de sekigado. Oni sekigis la lagon per 30 pseŭdomuelejoj kaj la tero estis seka en 1840. Kvardek jarojn poste vaporpumpoj anstataŭigis la pseŭdomuelejojn. Nuntempe elektraj pumpoj pumpas la akvon el la poldero.
En la Zuidplaspolder troviĝas la plej malalta punkto de Nederlando. Ĝi estas ĉe 51º 59' 13" norde kaj 4º 38' 9" oriente. La alteco, aŭ fakte, malalteco de tiu punkto estas 6,76 metroj sub la oficiala avaraĝa marnivelo de Nederlando. Se ne plu estus digoj kaj pumpiloj, la tuta tera kaj unua etaĝo de domo tie subakviĝus.
La Zuidplaspolder havas du poldernivelojn. La somera poldernivelo estas -6,90 NAP kaj la vintra poldernivelo estas -7,10 NAP.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Zuidplaspolder, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.