Zdenka TICHARICH , laŭ hungarlingve kutima nomordo Ticharich Zdenka estis hungara pianisto, komponisto, altlerneja muzikpedagogo.
Zdenka Ticharich | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 26-an de septembro 1900 en Budapeŝto |
Morto | 15-an de februaro 1979 (78-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | komponisto • muzikinstruisto • pianisto |
Zdenka Ticharich [1] Arkivigite je 2016-09-21 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 26-an de septembro 1900 en Budapeŝto, ŝi mortis la 15-an de februaro 1979 en Budapeŝto.
Zdenka Ticharich komencis lerni muzikon en sia naskiĝurbo en nacia muziklernejo, poste en Universitato de Artoj Berlino. Ŝi lernis precipe de Franz Schreker kaj Ferruccio Busoni. Ŝi aĝis 17, kiam ŝi komencis fari koncertojn ĉefe en Berlino, Romo, Vieno, Skandinavio, baldaŭ en Usono. Inter 1947 kaj 1969 ŝi instruis en Muzika Altlernejo de Budapeŝto. Tiutempe ŝi ofte estis aŭdebla en la Hungara Radio. Ŝi komponadis diversajn muzikaĵojn por piano aŭ kanto.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Zdenka Ticharich, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.