ZAKUMI (Naskiĝis la 16-an de junio 1994) estas la oficiala maskoto de la Futbala Mondpokalo 2010.
Temas pri leopardo kun verda hararo, kiu estis prezentita la 22-an de septembro 2008. Ĝia nomo devenas de « ZA », internacia mallongigo por Sud-Afriko, kaj « kumi », vorto kiu signifas « dek » en pluraj afrikaj lingvoj.
La naskiĝ-dato de Zakumi koincidas kun "Youth Day" (Tago de Junularo) en Sud-Afriko. 1994 ankaŭ estas la jaro de la unuaj ne-rasismaj balotoj en Sud-Afriko.
la verda kaj la flava estas koloroj de naturo kaj korespondas al la sportaj uniformoj en Sud-Afriko, interalie de la teamo de Sud-Afriko.
La ĉefa slogano de maskoto Zakumi estas: "Zakumi's game is Fair-Play" (la ludo de Zakumi estas lojala). Zakumi estis videbla dum la pokalo de konfederacioj 2009, kaj ankaŭ aperis dum la Mondpokalo 2010.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Zakumi, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.