Vivdaŭro estas unu el la plej gravaj parametroj de la organismoj.
Plantoj (arboj) ĝenerale vivas pli longe ol animaloj, sed ne ĉiukaze.
| |
Kelkaj tipaj vivdaŭroj:
La sekvaj informoj estas prenitaj el Encyclopaedia Britannica, 1961. Atentindas, ke la meza vivodaŭro ne forte rilatas al la maksimuma vivodaŭro; alta mortokvanto de novnaskitoj malaltigas la unuan, sed ne la duan.
Homoj en erao | Averaĝa vivdaŭro |
---|---|
(en jaroj) | |
Homo, Neandervala | 20 |
Homo, Neolitika | 20 |
Homo, Klasika Grekio | 28 |
Homo, Klasika Romio | 28 |
Homo, Mezepoka Anglio | 33* |
Homo, fine de la 18-a jc. | 37 |
Homo, frua 20-a jc. | 50 |
Homo, ĉ. 1940 | 65 |
Homo, hodiaŭ | 77-79 (varias laŭ landoj, regionoj, riĉeco) |
Tiuj ciferoj variis ege. Se vi analizas la vivdaŭron de grekaj filozofoj, vi trovas, ke preskaŭ ĉiuj ege pli longe ol 28 jarojn vivis. Same estis ĉe la romianoj. Vidu la vivdaŭron de romiaj imperiestroj. La vivdaŭro dependis multe de la individuaj vivkondiĉoj.
Aubert, Claude Longviveco, la limoj de espero 'Le Monde Diplomatique', junio 2018.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Vivdaŭro, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.