La Veliĉea Lingvo aŭ Ĉedunguna Lingvo (hispane aŭ angle nomata la Veliche Huilliche, aŭ Huiliche) estas Araŭkana lingvo parolata (en 1982) de ĉirkaŭ 2000 anoj de la etna popolo Huilliche en Ĉilio.
Ĝi estas parolata en areo sude de kie loĝas la Mapuche, en montaj valoj en la regiono Los Lagos, inter la urbo Valdivia kaj pli sude al la insulo Chiloé. La plejmulto el la parolantoj de la veliĉea estas pli aĝaj, ĉar la lingvo estas malkreskanta; plejparte homoj etne veliĉeaj nun parolas la hispanan kiel sian gepatran lingvon.[1]
Veliĉea lingvo | |
Chesungun, chedungun | |
lingvo • moderna lingvo | |
---|---|
Araucanian | |
Parolata en | Ĉilio |
Parolantoj | 2 000 |
Lingvistika klasifiko | |
Amerika
| |
Lingva statuso | 5 krize endanĝerigita |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-2 | huh |
ISO 639-3 | huh |
Glottolog | huil1244 |
Angla nomo | Huilliche |
Franca nomo | huilliche |
Veliĉea havas dialekton nomitan Tsesungún.
La mapudunguna, la lingvo de la Mapuche, estas proksime parenca al tiu de la veliĉea, sed ili estas apenaŭ kompreneblaj unu al la alia.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Veliĉea lingvo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.