Universala monarkio estas koncepto kaj politika situacio en kiu oni konsideras unu monarkion por havi ĉu solan regadon super ĉie (aŭ almenaŭ super la hegemonia parto de geopolitika areo aŭ areoj) aŭ por havi specialan superecon super ĉiuj aliaj ŝtatoj (aŭ almenaŭ ĉiuj ŝtatoj en geopolitika areo aŭ areoj).
Universala monarkio diferenciĝas el ordinara monarkio je tio ke Universala monarkio ne dependas el alia ŝtato kaj postulas gradon de totala suvereneco super areo, aŭ hegemonion super aliaj ŝtatoj.
La koncepto aperis en Eŭropo kaj Azio. Tiu koncepto ligiĝas al tiu de Imperio, sed implicas pli ol simple posedan imperium.
La Latina esprimo Dominus Mundi, Senjoro de la mondo, resumas la koncepton. Kvankam praktike neniu Universala Monarkio iam havis regadon super la tuta mondo, ĝi povus aperi aŭ aspekti al multaj, partikulare antaŭ-modernaj, ke ĝi vere havis iam.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Universala monarkio, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.