Ukijo (japane 浮世絵 (うきよえ), ukiyoe), estas termino markanta bildojn (desegnaĵojn) kun ĝenra temo farataj per tekniko de japana tabulopreso (iam ankaŭ nomata lignopreso) en la 17-a ĝis la 20-a jarcento.
La uzita tekniko de preso ebligis amasan produkton. Temis pri koloraj presiloj sur lignaj tabuloj helpe de ŝablonoj. La temo estis ĉefe provinca vivo kaj amuziga fako (luktantoj de sumoo, korteganoj, artistoj ks.). Reproduktaĵoj estis alireblaj al pli malriĉaj, kiuj ne povis permesi al si originalajn laborojn de majstroj.
Ukijo diras, vivu de tago al tago kaj vivĝoju la vivon liberigita de ĉiuj malproksimaj doktrinoj.
La nomo ukijo (japane
La signifo de la termino Ukijo ŝanĝiĝis kun la tempo. Ĝi origine havis budaisman signifon kaj esprimis la paseman kaj efemeran naturon de la realo. Dum ĉi tiu signifo neniam tute malaperis, la termino iom post iom estis uzata metafore por paroli pri vivmaniero de senripoza serĉado de efemeraj vivoĝojoj. Ukijo eĉ ricevis la signifon de "danĝera vivo", "kuraĝa vivo", "carpe diem".
La termino ukijo unue aperas en sia nuna signifo en eltiraĵo de la antaŭparolo al Ukiyo monogatari (Fabeloj de flotanta mondo), verko de Asai Ryōi aperinta en 1665:
Nur sperti la nunon momenton,
tute fordoni sin al kontemplado
de la luno, de la neĝo, de la sakuro-floraĵo
kaj de la acerofolio ... ne lasi sin senkuraĝigi
pro malriĉeco kaj ne lasi ĝin tralumeti
sur vian vizaĝon
sed fordrivi kiel kalabaso
sur la rivero, tio estas ukijo.
Tiuj pentristoj vendis ankaŭ kontraŭ malgranda prezo la portreton de la plej famaj tiutempaj gejŝoj. Ili ofte pentris gejŝojn el Joŝivaro, rezervita kvartalo (kuruwa) en Edo (la nuna Tokio), konata kiel plezurkvartalo, kreita dum la epoko de Edo ekde 1617. Tiutempe la famo kaj la rolo de la plej grandaj amvendistinoj estis ofte bazitaj sur io tute alia ol la simple seksa aspekto. Ĝi poste iĝis kulture monduma loko, fama pro ĝiaj artistoj, amvendistinoj kaj amoristinoj. Tie la vizitantoj de tiu kvartalo kruciĝas unu la alian en "verdaj domoj" (seirō aŭ altrangaj sinjorinoj) , sed ankaŭ en teo-dometoj, restoracioj, luksaj butikoj aŭ banejoj.
Jen iuj famaj artistoj kiuj faris ukijojn:
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Ukijo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.