Tuxtla Gutiérrez estas unu el la 118 komunumoj de la meksika subŝtato Chiapas, kiu estas la subŝtato kiu situas plej sude.
La ĉefurbo de la komunumo same nomiĝas Tuxtla Gutiérrez. Ĝi samtempe estas la ĉefurbo de Chiapas. La ŝlosilnumero de la komunumo laŭ la INEGI, do laŭ la nacia geografia instituto estas 07101.
Tuxtla Gutiérrez | ||||
---|---|---|---|---|
municipo de Meksiko | ||||
Flago | Blazono | |||
Administrado | ||||
Statuso | Komunumo | |||
Lando | Meksiko | |||
Ŝtato | Chiapas | |||
Poŝtkodo | 29000–29112 | |||
En TTT | Oficiala retejo [+] | |||
Demografio | ||||
Loĝantaro | 503 320 | |||
Loĝdenso | 1 728 loĝ./km² | |||
Geografio | ||||
Koordinatoj | 16°45′N 93°7′U / 16.75°N, 93.117°U | |||
Alto | 520 m | |||
Areo | 412 km² | |||
Horzono | UTC -6 | |||
| ||||
Alia projekto | ||||
Vikimedia Komunejo Tuxtla Gutiérrez Municipality [+] | ||||
La komunumo havis en 2005 (lasta popolnombrado de la INEGI) 503320 loĝantojn. El tiuj estis 240871 viroj kaj 262449 virinoj. La komunumo havas surfacon de 412 km². La meza alteco (de la ĉefurbo) estas 520 metroj super la marnivelo.
La komunumo norde limas al la komunumoj San Fernando, Osumacinta kaj Chiapa de Corzo, oriente kun Chiapa de Corzo, sude kun Suchiapa kaj Ocozocoautla kaj okcidente kun Berriozábal kaj Ocozocautla de Espinosa.
La rivero Grijalva (alia nomo: Río Grande) es la norda natura limo kun Chiapa de Corzo y el río Suchiapa es el límite natural con el municipio homónimo.
En la komunumo ekzistas entute 84 diversaj loĝlokoj. 3 el ili estas urbecoj kaj 81 kamparecaj. La urbecaj estas:
Kamparecaj loĝlokoj estas ekzemple: Emiliano Zapata, La Libertad, Tierra Colorada, Lacandón, San Juan, Julio César Ruiz Ferro Segunda sección, San Vicente El Alto y el resto son predios rurales.
En la jaro 2000 (laŭ INEGI) en la komunumo vivis 294455 personoj pli aĝaj ol 15 jaroj. El tiuj 271395 scipovis legi kaj skribi kaj 22549 personoj estis analfabetoj. Do 92% de la personoj scipovis legi kaj skribi kaj 8% estis analfabetoj.
434143 personoj en la jaro 2000 aĝis pli ol 5 jaroj. El tiuj 9298 personoj estis indiĝenoj. Tio signifas ke 2.14% de la loĝantaro en la koncerna jaro estis indiĝenoj.
Fontoj: Statistikoj de la INEGI: Conteo de Población y Vivienda 2005 k. a., (hispane: popol- kaj loĝejnombrado).
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Tuxtla Gutiérrez (Chiapas), which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.