Tria Batalo De Panipato: Batalo de la 18-a jarcento en la hinda subkontinento

La tria batalo de Panipato okazis la 14-an de januaro 1761 ĉe Panipato en la hinda subkontinento - la loko situas en la nuna subŝtato Harjano de Barato.

Panipato estas ĉirkaŭ 97 km norde de Delhio. La batalo okazis inter la Maratha Imperio kaj la invada afgana armeo de Ahmad Ŝaho Durrani. Ahmad Ŝaho Durrani estis subtenita de tri hindaj aliancaj regnoj. La Maratha armeo estis gvidata de Sadaŝivrao Bhau, kiu estis tria en aŭtoritato de la maratha regno post la maratha reĝo nomata Ĉatrapati kaj la maratha ĉefministro nomata Peŝva. La ĉefa maratha armeo estis postenigita en la Dekkana Altebenaĵo kun la trupoj de la ĉefministro Peŝva.

Tria Batalo De Panipato: Batalo de la 18-a jarcento en la hinda subkontinento
Ahmad Ŝaho Durrani, afgana batalestro
Tria Batalo De Panipato: Batalo de la 18-a jarcento en la hinda subkontinento
Sadaŝivrao Bhau, maratha batalestro

La batalo ĉefe batalis inter la artilerio kaj kavalerio de la marathoj kontraŭ la peza kavalerio kaj muntita artilerio de la afganoj kaj de aliancanoj gvidataj de Abdali kaj Naĝib-ud-Daulah, ambaŭ etnaj afganoj. La batalo estas konsiderata kiel unu el la plej grandaj kaj plej eventaj bataloj en la 18-a jarcento. Ĝi havas eble la plej grandan nombron da mortigoj en unu tago raportitan en klasika formada batalo inter du armeoj.

La batalo daŭris plurajn tagojn kaj partoprenis pli ol 125 000 soldatoj, kun perdoj kaj gajnoj ambaŭflanke. La fortoj gviditaj de Ahmad Ŝah Durrani atingis venkon post detruado de pluraj marathaj flankoj. La amplekso de la perdoj de ambaŭ flankoj estas multe pridisputata de historiistoj, sed oni opinias, ke inter 60 000–70 000 estis mortigitaj dum batalado, dum la nombro de vunditoj kaj kaptitoj varias multe. Laŭ la plej bona okulatesta kroniko - de Kaŝi Raĝ la Divan de Ŝuĝa-ud-Daulah - ĉirkaŭ 40 000 marathaj malliberuloj estis ekzekutitaj la tagon post la batalo.

Referencoj


Tags:

1761Ahmad Ŝaho DurraniBaratoDekkana AltebenaĵoDelhioHarjanoHinda subkontinentoMaratha Imperio

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

Oficregionoj (Surinamo)KaraĉioMigra falkoRusa lingvoSociaj protestoj de 1968ŜakoRevolucioj de 1989Eŭropa UnioOroSovetunioUnua Kaŝmira MilitoSymbianBaiduPost-impresionismoKeltojSeksa pozicioPollandoHomo1930-aj jarojPremio Albert LondresThomas MannRené MaheuRiismoGoran MovadoKlimatscienco(11722) 1998 HR115Suverena kortumoInternacia sistemo de unuojBui Quoc Huy5Stir-helpa sistemoCristina Fernández de KirchnerSuper Mario 64LotoAsteroida zonoSorongJelenia GóraHispanioKartvelioAKB48Granda Nordia MilitoKomuna Norma DatumaroIslamoEŭropoInternacia Boksa FederacioKrimea milito1917ĴurnalistoBraziloFrancioBaratoNova Egipta ImperioJuliana kalendaroMasakro de CarandiruVjetnama militoTürkiye Radyo Televizyon KurumuĈinioDneproMaria PlainFrutigen (stacidomo)KuboNSophie de Choiseul-GouffierGregoria kalendaroZé PelintraKonstantinopoloPatro nia1784Egipto (mitologio)Marcel LeereveldViborga golfoCirila alfabeto🡆 More