Toniná estas majaurbo en Chiapas, Meksiko, Mezameriko.
Ĝi situas ĉirkaŭ 90 km de San Cristóbal de las Casas kaj 14 km oriente de la urbeto Ocosingo.
Toniná | ||
---|---|---|
arkeologia loko [+] | ||
Lando | Meksiko | |
Koordinatoj | , 92° 0′ 35″ U 16.901219444444-92.00967516° 54′ 4″ N, 92° 0′ 35″ U | |
Toniná | ||
Vikimedia Komunejo: Toniná [+] | ||
La signifo de Toniná estas "domo de la grandaj ŝtonoj". Loĝis majaoj en la urbo inter la jaroj 400 kaj 900.
La granda piramido havas entute sep ŝtupojn kaj famiĝis pro la surskribitaj steleoj, altarojn kaj stukfreskoj. La plej alta de la piramidoj estas ĉirkaŭ 60 metrojn alta. Ŝtona kuglo en groto simbolas la ĉiutagan sunleviĝon kaj subiron. Troviĝas tie ankaŭ du grandaj pilkoludejoj.
La regnestroj en Toniná estis:
La lasta enskribo en majaa skribo troviĝas sur la monumento 101 kaj estas el la jaro 909. Dum milito kontraŭ Palenque ties regnestro K'an Joy Chitam la 2-a estis kaptita kaj oferita en Toniná en la jaro 711.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Toniná, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.