Tenoĉtitlano (hispane Tenochtitlan), ĉefurbo de la Azteka imperio.
Post la konkero de la imperio fare de la hispanoj, Tenoĉtitlano iĝis Meksikurbo, nun la ĉefurbo de Meksiko. Oni ankoraŭ povas viziti ruinojn de Tenoĉtitlano en la centro de Meksikurbo.
Tenoĉtitlano | ||
hispane Tenochtitlan | ||
pereinta ĉefurbo | ||
Modelo de templa centrejo en Tenoĉtitlano | ||
| ||
Oficiala nomo: Tenochtitlan | ||
Imperio | Azteka imperio | |
---|---|---|
Historia regiono | Antaŭkolumba Ameriko | |
Parto de | Meksik-urbo | |
Lagoj | Lago Tekskoko | |
Situo | Tenoĉtitlano | |
- koordinatoj | 19° 26′ 06″ N 99° 07′ 53″ U / 19.43500 °N, 99.13139 °U | |
Areo | 13,5 km² (1 350 ha) | |
Loĝantaro | 212 500 (15-a jarcento) | |
Denseco | 15 740,74 loĝ./km² | |
Fondita | 1325 | |
- detruita | 1521 | |
Situo enkadre de Meksiko | ||
Vikimedia Komunejo: Tenochtitlan | ||
Laŭ azteka legendo, la meŝikoj migris el Aztlano, ĝis kiam ili trovis aglon vorantan serpenton sur nopalo. Tiu sceno ankoraŭ aperas sur la meksika blazono kaj moneroj.
Komence, ĝi estis sur insuleto en la lago Tezkuko. Aztekoj uzis ĉinampojn, kvazaŭflosinsuloj, rimenoj da kultivtero sur branĉaro flosanta sur la lago, por ampleksigi la kultiveblan areon. Tiu metodo ebligis grandegan loĝantaron.
Hispanaj konkerintoj rimarkis, ke eĉ tiuj, kiuj jam vizitis Istanbulon, miregis pri la grando de Tenoĉtitlano. Tamen, la aztekoj ne havis sufiĉe da viando kaj manĝis ne tre nutrajn bestetojn kiel insektojn, hundojn. Marvin Harris eĉ rilatigas la religian kanibalismon de aztekaj elitanoj kaj la florajn militojn al manko de viando. Kanalaro komunikigis la kvartalojn. Malgraŭ la sekigo de la lago, oni ankoraŭ povas ĝui plezurboatojn en la kanaloj de Ŝoĉimilko (Xochimilco).
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Tenoĉtitlano, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.