Sportista teamo de Tanzanio en la Olimpikoj ekde la jaro 1964 ĝis inkluzive la olimpiko de 2020, pro la kronvirusa pandemio prokrastita el somero 2021, partoprenis en ĉiuj someraj eldonoj de la sporta evento krom en tiu de 1976, kiam la teamo aliĝis al la bojkoto de preskaŭ ĉiuj afrikaj teamoj proteste pri la apartismo en Sud-Afriko.
En vintraj olimpikoj ankoraŭ neniam estis tanzaniaj partoprenantoj.
La teamo ĝis la stato de 2021 sume atingis ekzakte du medalojn: Temas pri 2 arĝentaj medaloj, ambaŭ atingitaj en atletiko. Per tio sume la teamo en ĉiuj olimpikoj havas la 123-an rangon.
Kunordigas la teamon la Tanzania Olimpika Komitato.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Tanzanio en la Olimpikoj, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.