Ĝi estis la ĉefurbo de Antikva Egiptio dum la 21-a kaj 23-a dinastioj, kies reĝoj devenis el Ĝanet (Taniso). Grava urbo, komerca kaj strategia ĝis la 6a jarcento kiam estis fine abandonita pro minacoj je inundoj de la lago Manzalo. Ĝi estis ankaŭ enterig-loko de la reĝoj de la 21a kaj 22a dinastioj.
La precipaj gedioj adoritaj en Taniso estis Amono, lia edzino Mut kaj lia filo Ĥonsu, kiuj formis la Tanisan triopon, kiu similis al la triopo de Tebo.
La urbo Taniso estas citita kiel Coan en pluraj libroj de la Biblio:
„ Kaj ili iris tra la Sudo, kaj venis ĝis Ĥebron, kie loĝis Aĥiman, Ŝeŝaj, kaj Talmaj, idoj de Anak. (Ĥebron estis konstruita sep jarojn antaŭ ol Coan de Egiptujo.) ”
— Nombroj 13:22
„ Antaŭ iliaj patroj Li faris miraklojn en la lando Egipta, sur la kampo Coan. ”
— Psalmoj 78:12
„ Mi ruinigos Patroson, Mi ekbruligos fajron en Coan, kaj Mi faros juĝon en No. ”
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Taniso, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses. ®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.