La Taita falko (Falco fasciinucha) estas unu el la plej malgrandaj falkoj de la Suda Afrika mondoregiono.
Ĝi estis unuafoje priskribita el la Montoj Taita de Kenjo el kio devenas ties komuna nomo. Ĝi estas disvastigata tra la orienta parto de subsahara Afriko, sed ĉefe en Kenjo. Estas kelkaj nestolokoj en Zimbabvo (Zambezi) kaj en nordorienta Sudafriko. Ĝi estas ankaŭ malabunda kaj relative endanĝerita. En Sudafriko estas kelkaj regulaj reproduktejoj kie tiuj birdoj povas esti regule vidataj.
Taita falko | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Taita falko | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Falco fasciinucha (Reichenow & Neumann, 1895) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Ties pariĝado kaj reprodukta sezono estas simila al tiu de la Migra falko. Same direndas pri voĉo kaj pri teritoria prefero.
Tiu malgranda falko estas ege distinga, sed povas havigi iome konfuzon kun kelkaj aliaj specioj. La ruĝeca ventro kaŭzas similon kun la Afrika apusfalko, sed distingaj karakteroj estas blanka gorĝo kaj rimarkindaj ruĝecaj makuloj en nuko. Ankaŭ la subflugilaj kovriloj estas uniforme ruĝecaj dum la Afrika apusfalko havas pli da strieco. La plej evidenta subflugila karaktero estas la fakto ke la flugilplumoj estas striecaj nigreblanke dum estas multe pli ruĝeco en la flugilplumoj de la Afrika apusfalko. La fortikaj, longflugilaj Taitaj falkoj havas mallongan voston. Ties flugmaniero estas rapida kaj iome peza, sed ili emas aeran ĉasadon.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Taita falko, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.