Szczytno: Urbo en nuntempa Pollando

Szczytno ( aŭskulti) estas urbo en provinco (vojevodio) Varmio-Mazurio de Pollando.

Ĝi apartenas al samnoma komunumo kaj estas la administra centro de samnoma distrikto Szczytno. Ĝis la jaro 1945 la urba teritorio estis germanlingva, administre apartenis al la Germana Regno kaj estis la suda parto de la historia regiono Orienta Prusio. La urbo ĝis tiu jaro nomiĝis Ortelsburg. Fine de 2021 en la urbo vivis 22 389 loĝantoj.

Szczytno
germane: Ortelsburg

Flago

Blazono

Flago Blazono
Szczytno: Urbo en nuntempa Pollando
urba komunumo de Pollando
Szczytno (Pollando)
Szczytno (Pollando)
DMS
Szczytno: Urbo en nuntempa Pollando
Genitivo de la nomo Szczytna
Provinco Varmio-Mazurio
Distrikto Distrikto Szczytno
Komunumo Komunumo Szczytno
Speco de komunumo Urba
Urba komunumo Jes
Fondita en 1359
Urborajtoj 1720
Koordinatoj , 20° 59′ O 53.56277777777820.98527777777853° 34′ N, 20° 59′ O
Areo 9,96 km²
Loĝantaro 22389 (en 2021)
Loĝdenso 2 035 loĝ./km²
Poŝtkodo 12-100 ĝis 12-102
Telefona antaŭkodo 89
Aŭtokodo NSZ
TERYT 6283617011
Estro Danuta Górska
Titolo de estro Urbestro
Adreso de estraro ul. Sienkiewicza 1
Retpoŝto de estraro [email protected]
Poŝtkodo de estraro 12-100
Telefono de estraro 89 624-72-00
Fakso de estraro 89 724-72-01
Poŝto de estraro [email protected]
Ĝemelaj urboj (Pollando) Żywiec
(Usono) Bridgeview
Komunuma retejo http://www.um.szczytno.pl
Szczytno: Urbo en nuntempa Pollando
Szczytno: Urbo en nuntempa Pollando
vdr

En 14-a jarcento en tiu ĉi loko estis konstruita brika kastelo de la germana ordeno surloke de antaŭa ligna gvatoturo el la 13-a jarcento.

La urborajtojn Szczytno ricevis en 1723. Dum 17 jarcento okazis tie incendioj, epidemioj kaj detruoj kaŭzitaj de militoj. En 19-a jarcento la urbo disvolviĝis, en la jaro 1818 r. ĝi iĝis ĉefurbo de distrikto. Oni konstruis multajn domoj por oficejoj, estis fonditaj lernejoj. Ekfunkciis fervojo. Dum la dua mondmilito la urbo estis detruita en 45%.

Antikvaĵoj:

- La urbodomo - konstruita en la jaroj 1936-1937.

- Ruinoj de brika kastelo de la germana ordeno konstruita ĉ. la jaro 1370. Dum la mezepoko la kastelo estis sidejo de komandisto kaj de 1525 (post sekularigo de Prusio) la sidejo de starosto. En 16-a jarcento la kastelon oni alikonstruis. Ĝi iĝis ĉasista kastelo por princo Georgo Frideriko. Fine de 18-a jarcento ĝi ruiniĝis kaj oni malkonstruis ĝin. En 1924 parto de la muroj estis rekonstruitaj kaj en la jaro 1938 surloke de antaŭkastelo oni konstruis oficejon kaj unu jaron poste la lastajn kastelajn fragmentojn oni adaptis por muzeo.

- Mazuria Muzeo troviĝas en la parto de la urbodomo. Ĝi funkcias de la jaro 1945 kaj daŭrigas tradiciojn de la antaŭa germana etnografia muzeo Heimatmuseum. Oni prezentas en ĝi kulturon de la mazuria popolo. Precipe unika kaj interesa estas ekspozicio de mazuriaj fornaj kaheloj.

- Baroka preĝejo – protestanta el la jaro 1718.

- Mazuria kabano el la 19-a jarcento.

- Kelkaj tombejoj, el inter kiuj oni devas specjale mencii la judan tombejon. Ĝi estis fondita en la jaro 1815 kaj sufiĉe bone konservita. La plej malnovaj estas tomboŝtonoj ("Mazeva") de Eske Itzig (1782-1827) kaj Israel Aronson (1779-1833). La lasta entombigo okazis tie fine de 30-jaroj de 20a jarcento. Ĝis nun restis spuroj de 202 tomboj. Bone konservitaj estas 68 mazevoj. La juda tombejo malgraŭ parta detruo estas unu el la plej bone konservitaj judaj tombejoj en iama Orienta Prusio. Ĝi estas registrita en la jaro 1988 kiel historia monumento.

Religiaj komunumoj: En la urbo funkcias kelkaj religiaj komunumoj: Baptistoj, Protestantoj, Rom-Katolikoj, Pentekostanoj, Adventistoj kaj ankaŭ Atestantoj de Jehovo.

Referencoj


Tags:

Distrikto SzczytnoGermana RegnoOrienta PrusioPl-Szczytno-2.ogaPollandoPri tiu ĉi sonoProvincoj de PollandoVarmio-Mazurio

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

VIAFIslamisma insurekcio en SaheloStebkovrilo851Viktoro la 2-aPrivata firmaoGLATUniversala Kongreso de EsperantoPopidoLigo de Ĉampionoj de UEFASun RaKoninklijke Luchtvaart MaatschappijUnuiĝinta ReĝlandoElipsoidoLeviloOficialaj aldonojNavaEncyclopédie ou dictionnaire raisonné des sciences, des arts et des métiersVikinovaĵojOraj KantojKromosomoIsrael-hamasa milito de 2023Listo da Esperanto-vortarojUrinadoProtestantismoFilologioPunktokomoVilhelmo LutermanoRetejoFranca TogolandoRSSPsika malsanoAnne HecheListo de urboj de Omano3-a de majoVino de RioĥoM86MasturbadoSomera Olimpiko 19602-a de majoIsraeloBiblioGreka lingvoEsperanto-movado en SvedioFilozofio de MezepokoVulvoMonda Organizaĵo pri SanoTagoj en historioPNC Financial ServicesPurpuraKomisioneroKontraktadoMark CalawayCentra Laborrondo Esperanto (GDR)GermanioDomoSagia el HamraVikipedioHebrea lingvoMoresnet neŭtralaVikiversitato🡆 More