Strukturo estas maniero, laŭ kiu estas kunaranĝitaj la diversaj partoj de konstruo, maŝino, organismo, aŭ la diversaj eroj de kemia substanco, ekz.
strukturo de atomo aŭ homa korpo, organiza strukturo de UN. Oni ofte uzas ĉi tiun terminon kun la senco konstruaĵo (ekz. famaj strukturoj de 20-a jarcento).
Superstrukturo estas suprendirektita etendaĵo de ekzistanta strukturo super bazlinio.
Infrastrukturo estas strukturo kiu ampleksas ĉiujn daŭre ekzistantajn bazajn instalaĵojn kaj organizojn - personajn, materiajn, instituciajn - kiuj en sia sumo garantias la funkciadon de labordividanta nacia ekonomio.
Kemia strukturo rilatas al kaj molekula geometrio kaj elektrona aranĝo . La strukturo povas esti bildigita per diversaj diagramoj nomataj strukturaj formuloj.
Strukturo estas la tuto de la rilatoj, operacioj k.s., per kiuj oni provizas aron por doni al ĝi interesajn matematikajn ecojn; alternative, oni nomas strukturo ankaŭ la tiamaniere provizitan aron kaj la tuton de ĝiaj ecoj: provizite per adicio kaj multipliko, la aro de polinomoj havas ringan strukturon; metriko donas al aro topologian strukturon, sed ne ĉiu topologia spaco havas metrikan strukturon.
Kelkaj rimarkindaj strukturoj estas: grupo, kvazaŭgrupo, lopo, korpo aŭ kampo, magmo, modulo, monoido, ringo, algebrao, vektora spaco.
Strukturo povas esti:
Laŭ Francisko Azorín strukturo estas Maniero, laŭ kiu estas kunaranĝitaj ladiversaj partoj de konstruaĵo, de tutaĵo. Li indikas etimologion el la latina structura (strukturo).
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Strukturo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.