Stria Truorano

La Stria truorano (Cyclorana alboguttata) estas specio de truorano de la familio de Hiledoj.

Ĝi loĝas tra multo de Aŭstralio, el norda Novsudkimrio, tra orienta kaj norda Kvinslando kaj en orienta Norda Teritorio. Tii specio estis iam inkludita en la genro Litoria.

Stria Truorano
Cyclorana alboguttata distrib.png
Cyclorana alboguttata distrib

Aspekto

La ino de tiu specio kreskas ĝis 85 mm longe kaj la masklo povas atingi plenkreskan longon de 70 mm. Ĝi estas bruna, olivece aŭ verde dorse, kun pli malhelaj makuloj. Estas kutime palflava aŭ flav-verda strio laŭlonge de la dorso, kaj malhela strio el la muzelo, tra la okulo kaj la timpano al la flankoj. Tiu strio havas flankan haŭtofaldon sur ĝi. Strieco nomigas la specion. La malantaŭaĵoj de femuroj estas malhelaj, preskaŭ nigraj, kaj estas grandaj blankaj aŭ brunaj makuloj ĉe gorĝo kaj brusto. La haŭto de la dorso havas disajn verukojn kaj elstaraĵojn. La ventro estas granula, sed gorĝo kaj brusto estas mildaj. La fingroj estas duonmembranecaj. La timpano estas klare videbla.

Referencoj

Literaturo

  • Frogs Australia Network - alvoko disponebla tie Arkivigite je 2012-02-04 per la retarkivo Wayback Machine
  • Anstis, M. 2002. Tadpoles of South-eastern Australia. Reed New Holland: Sydney.
  • Barker, J.; Grigg, G.C.; Tyler,M.J. (1995). A Field Guide to Australian Frogs. Surrey Beatty & Sons.
  • Robinson, M. 2002. A Field Guide to Frogs of Australia. Australian Museum/Reed New Holland: Sydney.

Tags:

AŭstralioHiledojKvinslandoNorda TeritorioNovsudkimrio

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

KruroYoastCinco de MayoHebrea kalendaroProença-a-NovaAŭstralioVella LavellaRumanioKlitoroPaul AusterVikipedio en EsperantoMarek BlahušRio-de-ĴanejroLiteraturoMemgoloBenavente (Zamoro)4-a de apriloAsteriksToruńBiologioSpavoGermana lingvoRetforumo1300Februaro de 2024Ahura MazdaKievoCenzopapa14-a de apriloErpornoYumeihoChristopher PlummerStatistika Divizio de la Unuiĝintaj NaciojMoseoMusicBrainzIPadKristanismoRomia ImperioFosilia brulaĵoKuraciloHungarioKalisz12-a de decembroErnő HátszegiJean HautstontVirginioParolliberecoBretonojtago de la infanoBiblioHidrantoIslama kalendaroUniversala Kongreso de EsperantoTagoj en historioEsperantistojArmeo de IranoURLBianca Maria MedaToshiro MifuneFranz von SuppéGejerotiko🡆 More