Stanislav Markelov (ruse Станислав Юрьевич Маркелов) naskiĝis la 20-an de majo 1974 en Moskvo, mortis la 19-an de januaro 2009 en Moskvo - rusa juristo kaj ĵurnalisto, defendanto de homrajtoj.
Stanislav Markelov | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 20-an de majo 1974 en Moskvo |
Morto | 19-an de januaro 2009 (34-jaraĝa) en Moskvo |
Tombo | Ostankino Cemetery |
Lingvoj | rusa |
Ŝtataneco | Sovetunio • Rusio |
Alma mater | Moskva Ŝtata Jura Universitato |
Okupo | |
Okupo | ĵurnalisto • homrajta aktivulo • advokato |
Stanislav Markelov estis defendanto de ĉeĉenoj, kies proksimuloj estis murditaj de rusaj soldatoj. Li akuzis kolonelon Jurij Budanov, juĝitan pro perforto kaj murdo de Elza Kungajeva - juna ĉeĉenino. Partoprenis en laŭtaj politikaj aferoj. Sur paĝoj de Nova Gazeto publikigis enketajn artikolojn pri Ĉeĉenio. Li helpis kondamni Sergej Lapin, pseŭdonomo Kadeto, pro turmentado de ĉeĉenoj. Estis advokato de personoj, kies parencoj estis mortigitaj dum sturmo de specialaj servoj en teatron de Dubrovko. Li postulis plenan klarigon de cirkonstancoj de la tragika evento. Kunlaboris kun Amnestio Internacia.
Li estis murdita dum reveno de gazetara konferenco kune kun sia kunlaborantino, juna ĵurnalistino Anastasija Baburova, apenaŭ kelkcent metrojn de Kremlo. Li estis laŭvica viktimo de atencoj kontraŭ defendantoj de homrajtoj en Rusio regata de Vladimir Putin kaj Dmitrij Medvedev. Lia morto rememorigas murdon de la konata ĵurnalistino Anna Politkovskaja (kies advokato li ankaŭ estis). Laŭ rusa analitikisto Pavel Felgenhauer, detaloj de la murdo indikas, ke oni ĝin faris laŭ interna ordono de la rusa Federacia Sekureca Servo - FSB.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Stanislav Markelov, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.