Societo John Birch

Societo John Birch (angle John Birch Society) estas usona politika premgrupo, kiu aktivas kontraŭ komunismo, kaj por limigita registara povo kaj sia opinio pri la ĝusta aplikado de la Usona Konstitucio.

Ĝi havas reputacion kiel radikale dekstrisma.

Societo John Birch
emblemo
interesogrupo
Komenco 1958 vd
Lando(j) Usono vd
Sidejo Appleton
Ideologio

prakonservismoantikomunismo • Social conservatism in the United States

Fondinto(j) Robert W. Welch, Jr. vd
Posedatoj The New American vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo organizaĵo laŭ 501(c)
Societo John Birch
Societo John Birch
vdr

Ĝi estas fondita de emerita bombonfabrikisto Robert W. Welch Jr. (1899-1985) kaj 11 aliaj homoj en 1958. Welch donis al ĝi la nomon de John Birch, usona baptista misiisto kaj armea spiono mortpafita de ĉinaj komunistoj fine de la 2-a mondmilito; Welch kaj iuj aliaj usonanoj opiniis Birch-on martiro. Ĉe la fonda kunveno en Indianapolo, Welch prezentis dutagan paroladon, kiun oni poste eldonis kiel la "Blua Libro" de la Societo; ĉiu nova membro ricevis ekzempleron. Laŭ Welch, "kaj la usonan kaj la sovetian registarojn superregas la sama fisekretema konspira kabalo de internaciistoj, avaraj bankistoj, kaj koruptaj politikistoj. Se oni lasos ilin neelmontritaj, la perfiduloj interne de la usona registaro kaŝforvendos la suverenecon de la lando al Unuiĝintaj Nacioj por kolektivisma Nova Monda Ordo, administrota de 'unu-monda socialisma registaro'." Welch vidis kolektivismon kiel la ĉefan minacon al la Okcidenta Civilizacio, kaj liberalulojn en Usono kiel "sekretajn komunistajn perfidulojn" kiuj kaŝe incitas laŭgradan procezon de kolektivigado, kun la fina celo anstataŭigi la naciojn de la okcidenta civilizacio per unu-monda socialisma registaro. "Ekzistas multaj etapoj de sociala asignado, socialismo, kaj kolektivismo ĝenerale," li skribis, "sed Komunismo estas fina stato de ili ĉiuj, kaj ili ĉiuj kondukas neeviteble en tiun direkton."

Frue la Societo John Birch konatiĝis kiam Welch sugestis, ke usona prezidento Dwight D. Eisenhower kulpas pri ŝtatperfido pro agado kiel "ilo de la Komunistoj". Tiu nocio altiris multajn membrojn, sed samtempe forpuŝis multajn aliajn, kaj donis al la Societo apartan reputacion de politika paranojo.

La Societo frue proponis (kaj ankoraŭ insistas) ke Usono eksiĝu el la Unuiĝintaj Nacioj (kaj forigu ties sidejon el la lando). Ĝi oponis la establiĝon de normalaj rilatoj inter Usono kaj Popola Ĉinio, kaj oponis la redonon de suvereneco pri la Panama Kanalo al Panamo. Ĝi ĝenerale oponas usonan militadon eksterlande, interalie kontraŭstaris la militojn en Vjetnamio kaj en Irako. Ĝi volas malestabli la usonan Federacian Rezervan Sistemon.

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Tags:

Angla lingvoAntikomunismoDekstrismoUsonaUsona Konstitucio

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

Universala Kongreso de EsperantoHolocena kalendaroVatikanoLegnicaBDSMFelkostumoĈevaloFJUzbekioIranoSankta Romia ImperioSorongVeliki BirkiIslama kalendaroPaul GubbinsOnce Upon a Time in Hollywood21-a de novembroBjalistokoJelenia GóraMaria PlainAbismo MacoĥaBeverly Hills ChihuahuaKomuna norma datumaroGuberniestroMasturbadoVikipedioBirki-Veliki (stacidomo)Mamonas AssassinasBosnio kaj HercegovinoMakaoBoksadoKaraĉioBaratoGranda buntpego15-a de novembroFranca revolucio de 1789BrunaEŭropa BultenoThe SmithsPorto-RikoRomulo kaj RemoPost-impresionismoJohann Damascen von KleimayrnLTemplo de Mount TimpanogosBerlino28-a de junioBirdojInternacia Boksa FederacioNacia parko ĴemajtioSimioArmenioViborga golfoListo de jardekojSega SaturnC1962(11735) 1998 KN56Geografia koordinatsistemoMalneta enlanda produktoWhatsAppDinastio QingMirpurChignin1856Angula arkoMasakro de CarandiruHomaj rajtojChemin-d'AiseyPlayStation 2Rio-de-ĴanejroSergej Raĥmaninov🡆 More