La Senegala centropo (Centropus senegalensis) estas specio de centropo.
Tiuj estas ofte lokitaj en la birda familio de kukoledoj, sed ŝajne meritas agnoskon kiel propra familio. Ĉiukaze ili estas membro de la ordo de birdoj Kukoloformaj, kiuj inkludas ankaŭ la vojkurulojn, la aniojn kaj la Hoacinon.
Senegala centropo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Senegala centropo, Forsta Parko de Hann, Senegalio | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Centropus senegalensis (Linnaeus, 1766) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Sinonimoj | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Ĝi estas disvastigata specio tra Afriko, escepte nordokcidente kaj en suda Arabio. La Senegala centropo estas birdo de herbaj habitatoj kun arboj, kiel arbustejoj kaj savanoj. Ili nestumas surgrunde inter vegetalaro, kaj la tipa ovodemetado estas 2 ĝis 4 ovoj demetitaj en granda nesto konstruita el branĉetoj kaj folioj.
Tiu ĉi estas mezgranda specio 39 cm longa. La supraj partoj, beko, kruroj kaj longa vosto estas nigraj, la flugiloj estas avelkoloraj, kaj la subaj partoj estas blankaj. Ambaŭ seksoj estas similaj, sed junuloj estas pli senkoloraj kaj striitaj supre.
La Senegala centropo manĝas ampleksan varion de insektoj, raŭpoj kaj etaj vertebruloj. Ili manĝas eventuale aliajn manĝaĵojn.
Tiu ĉi estas abunda specio, kiu indikas sian ĉeeston per laŭta alvoko uk-uk-uk.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Senegala centropo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.