Sportoj sur tereno, en kiuj la defensiva teamo komencas ludadon per lanĉo de pilko al ofensiva ludanto kiu klopodas ĝin frapi, nomiĝas sekurhavenaj ludoj.
Variantoj, en kiuj la ofensiva ludanto klopodas frapi la pilkon per batilo, pli specife nomiĝas pilko-bataj sportoj. La plej vaste konitaj sekurhavenaj sportoj estas basbalo kaj kriketo.
Sekurhavena sporto | |
---|---|
ludo • pilkosporto | |
Fakoj | |
Kulminaj konkursoj | |
Internacia federacio | |
Rilataj paĝoj | |
Kategorio:Sporto | |
Teamoj alternas en matĉeroj inter ofensivaj kaj defensivaj roloj, kaj nur la ofensiva teamo povas poenti, sed ambaŭ teamoj havas egalan kvanton da ŝancoj en la roloj, do la ludo-daŭro havas limon laŭ matĉeroj, ne laŭ tempo. Ludado komencas per pilko lanĉita de la defensiva teamo en lanĉan zonon. La ofensiva teamo klopodas frapi tiun lanĉitan pilkon, kiu permesas al la frapinto kuri al sekura haveno, ofte nomite «bazo». La defensiva teamo celas retiri kurantojn, plej ofte per tuŝo de kuranto inter bazoj aŭ per livero de pilko al sekura haveno antaŭ la alveniĝo de kuranto al la tiukoncerna haveno. Trifoje retirita, la ofensiva teamo prenas defensivajn rolojn kaj la defensiva teamo komencas sian ofensivan duonon de la matĉero.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Sekurhavena sporto, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.