Scott Edward Parazynski (naskiĝis la 28-an de julio 1961 en Little Rock) – usona kosmonaŭto poldevena, kuracisto.
Scott Parazynski | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 28-an de julio 1961 (62-jaraĝa) en Little Rock |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Universitato Stanford • Stanford University School of Medicine • American Community Schools • Community School, Tehran |
Okupo | |
Okupo | kuracisto • kosmonaŭto |
Flugoj en la eksterteron: 3–14 de novembro 1994 (kosmopramo Atlantis, misio STS-66), 26-a de septembro – 6-a de oktobro 1997 (Atlantis, STS-86), 29-a de oktobro – 7-a de novembro 1998 (kosmopramo Discovery, STS-95) kaj 19-a de aprilo – 1-a de majo 2001 (kosmopramo Endeavour, STS-100). La kvinan flugon eksterteren realigis kiel skipano de la misio STS-120, kiu ekspediciis per Discovery al Internacia Kosmostacio oktobre 2007. Okaze de tio kunportis distingilon de la pola skadro je la nomo al Tadeusz Kościuszko batalanta en la pola-ukraina milito kaj la pola-bolŝevika milito kun usonaj volontuloj.
En la ekstertero pasigis sume 57 tagojn, 15 horojn kaj 34 minutojn. Kvinfoje forlasis la kosmopramon kaj tiurilate estas unu el la plej spertaj kosmonaŭtoj.
Parazynski laŭ edukiteco estas kuracisto, spertulo pri kosma medicino. En tiu ĉi rolo akompanis en 1998 al la 77-jara tiutempe John Glenn dum lia dua flugo eksterteren. Por Parazynski tio estis eksterordinara ekspedicio, ĉar kiel infano en sia ĉambro fiksis sur muro afiŝojn kun la portreto de Glenn – pioniro de skipaj orbitaj flugoj.
Unu el hobio de Parazynski estas grimpado. Li akiris ĉiujn 59 montopintojn super alteco de 4200 m en Koloradio, kaj ankaŭ montgrimpis al la plej alta pinto de ambaŭ Amerikoj – Akonkagvo (6962 m super la marnivelo). En majo 2008 dum grimpado al la plej alta mondopinto Ĉomolungmo li devis retiriĝi pro grava lezo de la dorso. La pinton konkeris jaron pli poste (la 20-an de majo) kiel la unua kosmonaŭto en la historio.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Scott Parazynski, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.