ERDÉLY Sándor (erde:j) estis hungara juristo, politikisto, ministro pri justico naskita en Köröskisjenő la 1-an de aŭgusto 1839 kaj mortinta en Budapeŝto la 15-an de majo 1922.
Sándor Erdély finis juron kaj faris ekzamenon de advokato. Li estis oficisto ĉe urbo Buda, de 1871 li iĝis juĝisto. De 1892 li estis ŝtatsekretario en la justicministerio, poste ministro de 15-a de januaro 1895 ĝis 26-a de februaro 1899. Dum tiu periodo estis akceptitaj multe da leĝoj (prireligia leĝo, ŝtata matrikulado, geedzleĝo, ktp.). De 1892 ĝis 1902 kaj de 1910 ĝis 1918 li estis deputito de la landkunveno kaj unu el la organizintoj de la de István Tisza Nemzeti Munkapárt (Nacia Laborpartio).
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Sándor Erdély, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.