Poŝtmarko Rusa Militŝipo, Forfikiĝu: Speciala poŝtmarko de Ukrainio

Rusa militŝipo, f...! (ukraine Російський військовий корабель, іди …!; ruse Русский военный корабль, иди …!) estas poŝtmarko eldonita de la Ukraina Poŝtservo, Ukrpoŝta.

Eldonita la 12an de aprilo 2022, ĝi festas okazaĵon dum la rusa invado de Ukrainio. Fine de februaro 2022, la batalŝipo Moskva kaj la patrolŝipo Vasili Bikov alproksimiĝis al la Serpentinsulo de Ukrainio en la Nigra Maro. Ukrainaj soldatoj sur la insulo rifuzis kapitulaci, respondante anstataŭe: "Rusa militŝipo, forfikiĝu."

Poŝtmarko Rusa Militŝipo, Forfikiĝu: Speciala poŝtmarko de Ukrainio
Poŝtmarko

La poŝtmarko prezentas desegnaĵon de ukraina soldato prezentanta la mezan fingron al batalŝipo. La speciala koverto akompananta la poŝtmarkon montras la skizon de Serpentinsulo. Tie, kaj sur la kongrua koverto, estas la komenco de la diraĵo, kiu fariĝis tre populara. La poŝtmarko haveblas en enlanda kaj eksterlanda versioj. La soldato, de kiu la mesaĝo kun la kruda respondo laŭdire venis, estas Roman Hrybov. Li kaj la estro de la Ukraina Poŝtservo, Ihor Smyljanskyj, subskribis la unuajn specialajn kovertojn kun la poŝtmarkoj ĉe la Kieva Ĉefa Poŝtoficejo.

Vidu ankaŭ

Fontoj

Tags:

Invado de Rusio en Ukrainion (2022)Moskva (misila krozoŝipo)Nigra maroPoŝtmarkoRusa lingvoRusa militŝipo, forfikiĝuSerpento-insuloUkraina lingvoUkrainio

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

Elektita popoloOmo (mezurunuo)VeisiejaiKlement GottwaldJoko WidodoDanioMatricoGeometrioVortokunfandoParizoStefano KellerSzczecinKronvirusa malsano de 2019ToyotaOaklandBarclaysSeksa fantasmoLa tri-korpa problemo (libro)Grandduklando FlandrensisMezepokoDidžioji RiešėAngla skriboNorvegio en la Somera Olimpiko 2000Olavo la 2-a (Norvegio)Smithsonian InstitutionXi JinpingĤanta-Mansa aŭtonoma distrikto — JugraIndonezioStatistika Divizio de la Unuiĝintaj NaciojABBACaltrainHeinrich BöllElizabeto la 2-a (Britio)Eŭska nacia teamo de futbaloDepartemento Amazonio (Kolombio)KatowiceEpigastroJava alfabetoRomo28-a de martoGrekaj ciferojRowan AtkinsonFutbala Mondpokalo 2022Samseksaj edzeco kaj edzinecoCecilia Payne-GaposchkinBrnoAkademioSunoMediaVikioRespublikana Partio (Usono)Drama filmoSurfacoAgustín de IturbideGregorio la IluminantoFizioterapioMeksikoAtlasa MontaroKomercistoĜenerala teorio de relativecoAmerika blanka ibisoAkvoKreismoKazimierz ŁyszczyńskiReĝlando IsraeloHonkongoSekalo🡆 More