Rumana Antologio estas esperantlingva kolekto da rumanaj verkoj, redaktita de Constantin Dominte kaj Jozefo Nagy, kun enkonduko de Laurenţiu Ulici.
Nagy">Jozefo Nagy, kun enkonduko de Laurenţiu Ulici. Tradukistoj estis Constantin Bârjoveanu, Aurel Boia, Tudor Denektin, Constantin Dominte, Eugenia Morariu, Tiberiu Morariu, Jozefo Nagy, Jozefo Petrin, Sigismundo Pragano, Aura Soare kaj Mikaelo Sokolesku.
Rumana Antologio | ||
---|---|---|
Aŭtoro | diversaj | |
Eldonjaro | 1990 | |
Urbo | Zagrebo | |
Eldoninto | Internacia Kultura Servo | |
Paĝoj | 92 | |
La 92-paĝa verko estas eldonita de Internacia Kultura Servo (IKS) el Zagrebo en la jaro 1990.
Tiu libreto estas fakte nur eta kolekto de tradukaĵoj el la rumana literaturo de la 20-a jarcento.
Ĝi celis esti la unua ero en projekto, bedaŭrinde, neniam realigita: Balkana Antologio. La projekton iniciatis, precipe, Bulgara Esperanto-Asocio kaj vartis Internacia Kultura Servo, kiu ankaŭ eldonis la libron Rumana Antologio en 1990.
La eldonon prizorgis Spomenka Štimec, helpate de Mirjana Galeković, kiu tajpis la tekstojn, Ivica Špoljarec, kiu grafike kaj teknike aranĝis la libron kaj Josip Pleadin, kiu presis ĝin. La enhavon redaktis Constantin Dominte kaj Jozefo Nagy, kiuj ankaŭ verkis la "Enkondukajn vortojn".
"Anstataŭ antaŭparolon" verkis Laurenţiu Ulici, la tiama redaktoro de la kultura revuo Luceafărul.
La libro finiĝas per kurtaj biografiaj notoj pri la aŭtoroj prezentitaj en la libro.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Rumana Antologio, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.