Rudi Carrell, artistnomo de Rudolf Wijbrand Kesselaar (Alkmaar, 19-an de decembro 1934 – Bremeno, 7-an de julio 2006), estis distristo, kantisto, televidoprezentisto, filmproduktisto kaj aktoro.
Kvankam li venis el Nederlando, li antaŭ ĉio tre populariĝis kiel tv-personeco en Germanio. Li loĝis ekde 1974 in Syke, loko sude de Bremeno.
Rudi Carrell | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Rudolf Wijbrand Kesselaar |
Naskiĝo | 19-an de decembro 1934 en Alkmaar |
Morto | 7-an de julio 2006 (71-jaraĝa) en Bremeno |
Mortokialo | pulma kancero |
Tombo | Heiligenfelde |
Lingvoj | germana • nederlanda |
Ŝtataneco | Reĝlando de Nederlando |
Familio | |
Patro | André Carrell |
Okupo | |
Okupo | kantisto • televida prezentisto • programdirektisto • filmproduktoro • filmaktoro • prezentisto • televida aktoro • filmreĝisoro • scenaristo • televida produktoro |
Carrell unue furoris en sia patrujo Nederlando antaŭ startigo de amuzigaj televidaj programoj en Germanio, i.a. de Rudi-Carrell-Show (inter 1965 kaj 1973 kaj inter 1988 kaj 1992) respektive Am laufenden Band (inter 1974 kaj 1979).
Sed menciindas ankaŭ la komikaĵaro Rudis Tagesshow (1981–1987), imitado de novaĵelsendoj, kaj la partnerperantaj formatoj Herzblatt (1987–1993) respektive Laß dich überraschen (1988–1992).
Carrell ankaŭ gvidis leĝerajn intervjuspektaklojn titole 7 Tage, 7 Köpfe (1996–2003) por la privata kanalo RTL.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Rudi Carrell, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.